*huz/o UV huzo serĉi 'huzo' [huz.0o] Fiŝo parenca al acipensero, sed kun larĝa duoncirkla antaŭen malfermiĝanta buŝo; genro el familio acipenseredoj (Huso), kies pli granda, ĝis ses metrojn longa, specio vivas en Nigra kaj Kaspia Maroj kaj alfluantaj riveroj kaj estas kaptata pro kaviaro: la plej granda fiŝo en Volgo estas huzo [1]; la beluga huzo naĝis ĝis Bratislavo en la Danubo, ĝis oni konstruis la akvoenergian centralon [2]. Beluga huzo (Huso huso) CC BY-SA 4.0 [3] 1. Vikipedio, Volgo2. Vikipedio, Huzo3. Максим Яковлєв, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Білуга_(Huso_huso).jpg angle: beluga, European sturgeon, white sturgeon, hausen beloruse: бялуга bulgare: моруна france: esturgeon bélouga germane: Hausen (Fisch), Belugastör greke: οξύρρυγχος hispane: esturión hungare: viza itale: storione (genere "huso") japane: シロチョウザメ, ベルーガ latinece: Huso nederlande: huso, steur pole: bieługa portugale: esturjão ruse: белуга (рыба) ukraine: білуга administraj notoj ~o : Mankas verkindiko en fonto.