hurd/o PVEF hurdoserĉi 'hurdo' [hurd.0o] Aĵura plata plektaĵo el branĉetoj, latoj aŭ metalfadenoj: oni sternis sur la marĉon fundamenton el hurdoj (aŭ, kiel li ĝin nomis, vimenplektaĵo) kaj plenigis la interspacetojn per musko kaj alia elasta materialo [1]. 1.[hurd.0o.konserva] Aĵura krado aŭ malprofunda kesto uzata por sekigi kaj stoki nutraĵojn ks: ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado Metrop . korbo, stablohurdoj kun sekfiŝo, Nazaré CC BY 3.0 [2] 2.[hurd.0o.obstaklo] Plektaĵo aŭ krado starigita kiel obstaklo dum konkursoj ks: inter la trunkoj de kelkaj arboj oni metis hurdojn, fortigis ilin per fostoj en la interspacoj kaj malantaŭ tiu barikado oni glatigis la teron [3]; (figure) por ili la vivo konsistas el pluraj hurdoj, kiujn oni devas supervenki [4]. plektobarilo, baraĵo 3.[hurd.0o.defenda] Galerio el plektaĵo aŭ ligno, alkonstruita al ekstera muro de fortikaĵo por de tie pafi al atakantoj: duobla hurdo [5]. 1. Frances Ann Kemble, trad. Alec Venture: Frua fervoja vojaĝo, nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 107-1102. Gordito1869, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nazare_Dörrfisch_Strand.jpg3. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 19764. Monato, Angela Tellier: Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo5. Vikipedio, Hurdo (burgo) angle: 1. hurdle, rack 2. hurdle 3. hoarding beloruse: рашотка ĉeĥe: košatina, ošatka, proutěná překážka france: claie, lattis, clisse (claie) germane: 1. Horde, Darre, Trockengestell 2. Hürde 3. Hurde hungare: szárítórács, lésza itale: graticcio (seccatoio) japane: すのこ, ハードル [はーどる] nederlande: hord portugale: latada, joeira, caniçado, caniçada ruse: решётка slovake: prútená prekážka ukraine: решітчаста підставка, плетінка, тин, пліт, бар’єр administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.