hold/o JED holdoserĉi 'holdo' [hold.0o] Interna plej malsupra spaco de ŝipo, kie oni ordinare stokas pezan ŝarĝon; ŝipkelo: nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza fermilo Metrop ; la karboj kuŝas en la holdoj fronte de la fajroj [1]; la supra holdo havas lukon al la ferdeko [2]; oni raportis eĉ pri koncentrejaj ŝipoj, en kies holdojn oni ĵetis malliberigitojn kaj poste ratojn, kiuj manĝis la homojn vivantaj [3]; barĝo estas ŝarĝboato, kun plata fundo, […] oni kutime transportas sekajn ŝarĝojn en granda holdo atingebla tra formeteblaj kovriloj [4]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (funda) ŝipinterno. 1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 302. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 463. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda4. Vikipedio, Barĝo angle: hold beloruse: трум ĉeĥe: podpalubí lodi ĉine: 貨物室 [huòwùshì], 貨艙 [huòcāng], 貨間 [huòjiān] france: cale (d'un navire) germane: Laderaum, Frachtraum hungare: hajófenék, hajóraktér itale: stiva japane: 船倉 [ふなぐら] nederlande: ruim (v.e.schip) portugale: porão (de navio) ruse: трюм slovake: podpalubný priestor ukraine: трюм administraj notoj