Aldoni tradukojn al ReVo:

histrion/o

histriono

serĉi 'histriono'
[histri1.0o]
1.
[histri1.0o.HIS]
HIS Aktoro en antikva Romo: histriono Aliturus mirinde prezentis hieraŭ Edipon QuV .
2.
[histri1.0o.amuzisto]
TEA Amuzisto prezentanta vulgarajn kaj krudajn komikaĵojn: ili aspektis kiel trupo de histrionoj kaj ridindaj ŝercafektuloj SkandalJozef ; sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur ĝin la manon MkM ; ne gravas kiu estas la homo – ĉu prozulo au poeto, reĝo aŭ histriono, miliardulo aŭ almozpetanto [1]. VD:arlekeno1, pajaco
1. faa: REK - EoLA invitas vin!, soc.culture.esperanto, 2000-12-03
beloruse:
1. гістрыён 2. блазан, паяц, камэдыянт
ĉeĥe:
harlekýn, histrión, klaun, komediant, šašek
ĉine:
2. 小丑 [xiǎochǒu]
france:
histrion
germane:
1. Histrione 2. Komödiant, Schmierenschauspieler
hungare:
2. pojáca, komédiás
itale:
istrione
japane:
道化役者 [どうけやくしゃ], 大根役者 [だいこんやくしゃ]
nederlande:
histrion
portugale:
2. histrião
ruse:
фигляр
slovake:
komediant, šašo
ukraine:
блазень, фіґляр, комедіант

administraj notoj