*histrik/o UV *histriko serĉi 'histriko' [histri.0o] Ronĝulo kun haroj transformitaj al pikiloj ĝis 40 cm longaj, vivanta en suda Azio, Afriko kaj suda Eŭropo; genro el familio histrikedoj (Hystrix): aperis tuta regimento da neĝaj flokoj […], unuj aspektis kiel malbelaj grandaj histrikoj, aliaj, kiel serpentaj tordobuloj, el kiuj elstaris la kapoj [1]; rakonton tiam povus mi komenci, / de kiu ĉiu vort’ al vi dispremus / la koron, rigidigus vian sangon, / […] kaj ĉiun vian haron disstarigus / simile al haregoj de histriko Hamlet . histriko en la Berlina zoo PD [2] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino2. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Porcupine_Berlin_Zoo.jpg angle: porcupine beloruse: дзікабраз bretone: heureuchin-reunek bulgare: бодливо свинче ĉeĥe: dikobraz ĉine: 豪猪 [háozhū], 箭猪 [jiànzhū] france: porc-épic germane: Stachelschwein greke: σκαντζόχοιρος hungare: sül indonezie: landak itale: istrice japane: ヤマアラシ latinece: Hystrix nederlande: stekelvarken portugale: porco-espinho ruse: дикобраз slovake: dikobraz ukraine: дикобраз administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.