1hipopotam/o hipopotamoserĉi 'hipopotamo' [hipopo.0o] en: Genro el familio hipopotamedoj (Hippopotamus), granda dikhaŭta senhara mamulo, kun malaltaj kruroj, kiu vivas en riveroj kaj lagoj afrikaj: vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi, herbon ĝi manĝas, kiel bovo [1]; la pentofarantaj Libianoj haltis antaŭ la princo, kiu de la ĉaro rigardis ilin, kiel severa hipopotamo anasidojn, kiuj nenien povas sin kaŝi de ĝia forto [2]; la danĝero de la hipopotamo ne malinstigis bubaĉojn ĵeti ŝtonojn en la akvon por aperigi la beston, kiu efektive blekis, grumblis kaj ŝprucigis akvon tra siaj naztruegoj, antaŭ ol denove enakviĝi [3]. hipopotamo (Hippopotamus amphibius) en rivero Zambezi, Zimbabvo CC BY-SA 4.0 [4] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 40:152. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI3. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝua blekado4. Bernard Gagnon, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hippopotamus_in_the_Zambezi.jpg angle: hippopotamus beloruse: бэгемот, гіпапатам bretone: dourvarc'h bulgare: хипопотам ĉeĥe: hroch ĉine: 河馬 [hémǎ] france: hippopotame germane: Flusspferd, Nilpferd greke: ιπποπόταμος hispane: hipopótamo hungare: víziló itale: ippopotamo japane: カバ katalune: hipopòtam latinece: Hippopotamus nederlande: nijlpaard portugale: hipopótamo ruse: бегемот, гиппопотам slovake: hroch svede: flodhäst ukraine: бегемот, гіпопотам administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.