hiperbol/o JED hiperboloserĉi 'hiperbolo' [hiperb.0o] 1.[hiperb.0o.linio] [1] Koniko kun discentreco pli granda ol unu: hiperbolo havas du fokusojn kaj la diferenco inter la distancoj de ĉiu punkto de la hiperbolo al ĝiaj fokusoj estas konstanta; hiperbolo estas intersekco de cirkla konuso kun ebeno paralela al la konusa akso; la kartezia ekvacio de hiperbolo estas de la tipo `(x//a)^2-(y//b)^2=1`. Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi! hiperbolo 2.[hiperb.0o.troigo] Troigo: jen ekzemplo de hiperbolo: „li diris pli da mensogoj ol kiom da sableroj troviĝas sur la marbordo!“ Ret ; litoto estas la malo de hiperbolo Ret ; la Bono […] havas multe pli altan rangon kaj potencon ol la realeco […] ― „Apolono!“ li sakris. „Jen giganta hiperbolo!“ Rsp superlativoRim.: Laŭ BL: (en nefaka uzo) prefere diru troigo. 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33 angle: hyperbola beloruse: 1. гіпэрбала (геамэтрычная фігура) 2. гіпэрбала (троп), перабольшаньне ĉeĥe: hyperbola ĉine: 双曲线 [shuāngqūxiàn], 双曲函数 [shuāngqǔhánshù] france: hyperbole germane: Hyperbel greke: υπερβολή hispane: 1. hipérbola 2. hipérbole hungare: 1. hiperbola 2. túlzás, hiperbola itale: iperbole japane: 双曲線 [そうきょくせん], 誇張法 [こちょうほう] nederlande: hyperbool pole: hiperbola portugale: hipérbole ruse: гипербола 2. преувеличение slovake: hyperbola ukraine: гіпербола administraj notoj