Aldoni tradukojn al ReVo:

hermetik/a PIV1

hermetika

serĉi 'hermetika'
[hermetik.0a]
1.
[hermetik.0a.TEK]
TEK Lasanta eniri aŭ eliri neniun fluidaĵon; provizita per tia fermosistemo: la kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj [1]; peza fera pordoluko hermetike fermebla [2]; ĉi tie estas silento, kvazaŭ en hermetike ŝlosita skatolo Metrop ; [la] maro [furiozas kontraŭ] hermetike ŝlositajn vitrojn de l’ iluminiloj, superverŝante ilin Metrop ; la fenestroj estis hermetike fermitaj per adhera rubando [3].
2.
[hermetik.0a.malklara]
(malofte) Malfacile enirebla de spirito, malfacile komprenebla, malklara, obskura2: hermetikaj dogmoj de arkaikaj obskurantismoj [4]; Dao De Jing de Laŭzi […] de ĉiam estas hermetika por ordinaraj legantoj [5]. VD:neŭtrala, obskura2
SIN:hermeta
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 3. Ne Gutas Mielo El La Ĉielo.
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 31
3. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo, 2003
4. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
5. Wang Chongfang: Enkonduko al Dao De Jing, [2012?]
angle:
1. hermetic, sealed 2. hermetic (occult)
beloruse:
1. гермэтычны 2. недаступны разуменьню, незразумелы
ĉeĥe:
hermetický, neprodyšný, vzduchotěsný
france:
hermétique 1. étanche
germane:
1. hermetisch, luft- und wasserdicht 2. unergründlich, undurchdringlich
greke:
1. ερμητικός
hispane:
1. hermético
hungare:
1. hermetikus, tömített, szigetelt
itale:
1. ermetico (a chiusura stagna)
japane:
密封した [みっぷうした], 密閉した [みっぺいした], 難解な [なんかいな]
katalune:
1. hermètic
nederlande:
1. hermetisch
pole:
1. hermetyczny, szczelny
portugale:
1. hermético
ruse:
1. герметичный, герметический, плотно закрытый
slovake:
hermetický, vzduchotesný
ukraine:
герметичний, щільно закритий

hermetikigi

serĉi 'hermetikigi'
[hermetik.0igi]
Igi ion hermetika.
1:
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
la akvotunelo […] estas […] betonumita por hermetikigi ĝin [6]; por hermetikigi la ujon, oni devas turni la remetitan kovrilon [7].
2:
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
siajn perceptojn ili hermetikigis kontraŭ la eblo ke […] [8]; avino kuiris la karnon […], hermetikigante la supon [9].
6. Josef Mader-Graz: Aŭstria Esperantisto (2a jaro, No. 7, Jul 1925), La Akvoenergia Elektrejo en Teigitsch-Arnstein
7. Xie Ruifeng: esperanto.china.org.cn (8 Apr 2021), Ĉu vi vidis „premkuirpoton“ antaǔ 2 000 jaroj?
8. Edgar Allan Poe (tr. Edwin Grobe): La Murdoj de Kadavrejo-Strato
9. Mark HAMME: Usona Esperantisto (No. 2022:1, Jan-Feb), Testudosupo (p. 14)
angle:
seal (tr)
beloruse:
гермэтызаваць
germane:
1:  hermetisch verschließen 2:  unergründlich machen, abschotten

administraj notoj