*gudr/o *gudro serĉi 'gudro' [gudr.0o] en: Nigra glua substanco, restaĵo el distilado de keno aŭ karbo: li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita [1]; oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro, mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj [2]; la radojn protektas gudro-tolo, envolvita en la aertuboj [3]; [la] stratoj pavimitaj per betono […] enhavas kelke da interspacoj plenigitaj per gudro [4]. asfalto, bitumo, makadamo, terpeĉo. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole3. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 214. Monato, Roberto Pigro: Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝo, 2014 angle: tar beloruse: смала, дзёгаць, варволь, гудрон, каламазь bulgare: катран ĉeĥe: dehet ĉine: 焦油 [jiāoyóu] france: goudron germane: Teer hispane: brea hungare: kátrány japane: タール katalune: quitrà nederlande: teer pole: smoła portugale: alcatrão ruse: смола, дёготь, гудрон slovake: decht, tér ukraine: гудрон, дьоготь, смола gudriserĉi 'gudri' [gudr.0i] en: (tr) Ŝmiri per gudro: la domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton [5]; mi ricevis […] rezine odoretantan vinon, kiun oni enverŝis el gudrita felsako [6]; [li] pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon [7]; tradiciaj boatoj […] faritaj el ligna framo kun gudrita kanvasa tegaĵo (vd koraklo) [8]. 5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo8. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007 angle: tar beloruse: смаліць, апрацоўваць дзёгцем ĉeĥe: dehtovat, natírat dehtem ĉine: 塗上焦油 [túshàngjiāoyóu] france: goudronner germane: teeren hungare: bekátrányoz japane: タールを塗る [タールをぬる] katalune: enquitranar nederlande: teren pole: smołować portugale: alcatroar ruse: смолить slovake: dechtovať, natierať dechtom ukraine: смолити, змазувати дьогтем, намазувати дьогтем administraj notoj