grunt/i JED gruntiserĉi 'grunti' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [grunt.0i] (ntr) [grunt.0i.ZOO] Bleki obtuze, kiel porko: kiam malheliĝis la lumo, ni aŭdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn [1]; (figure) kaj vi diras, ke vi ne havas monon – gruntis la ĉefo kun ŝajna kolereto [2]; „grrr!“ ŝi gruntis, kun grimaco [3]! grumbli, ronki Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (porke) bleki. 1. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 19082. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1 angle: grunt beloruse: рохкаць bulgare: грухтя ĉeĥe: chrochtat ĉine: 呼噜声 [hūlūshēng], 咕噜 [gūlu] france: grogner (en p. d'un porc) germane: grunzen hispane: gruñir hungare: röfög japane: ブーブー鳴く [ブーブーなく] katalune: grunyir nederlande: knorren portugale: grunhir ruse: хрюкать slovake: krochkať ukraine: хрюкати gruntserĉi 'grunt' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [grunt.0] [grunt.0.KOMUNE] Bleko de porko aŭ simila: „grunt, grunt“ diris porko „ĉu vi volas veni ruliĝi en ŝlimo kun mi?“ [4]. 4. E. Carle, trad. Nikola kaj Martin Markarian: La tre okupita araneo, [vidita en 2023] beloruse: рохк! france: groumf (grognement), grouïc (porc) germane: grunz! administraj notoj