Aldoni tradukojn al ReVo:

*golf/o UV

*golfo

serĉi 'golfo'
[golf.0o]
[golf.0o.GEOG]
GEOG Vastega parto de maro eniĝanta en la teron: la golfo de Ĝenovo [1]; ĉukĉa kulturbazo apud la golfo de Laŭrenco ĉe la Beringa markolo [2]; de la fino de la Sala Maro […] golfo […] direktiĝas suden [3]; li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto [4]; ŝipo […] lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko [5]; li formanĝis dum sia vivo pli da fiŝoj, ol povas enteni samtempe la Neapola golfo [6].
La golfo de Finnlando
CC BY-SA 3.0  [7]
Rim.: Golfo estas ankaŭ nomo de sporto.
angle:
[golf.0o.RIM_HOM]
gulf
beloruse:
заліў, затока
bulgare:
залив
ĉeĥe:
záliv zátoka
france:
golfe
germane:
Golf, Meerbusen
hispane:
golfo
hungare:
tengeröböl
indonezie:
teluk
japane:
ゴルフ [ごるふ]
katalune:
golf
nederlande:
golf
portugale:
golfo
ruse:
залив
slovake:
záliv, zátoka
tibete:
མཚོ་ཁུག་
turke:
körfez
ukraine:
затока, бухта

golfeto

serĉi 'golfeto'
[golf.0eto]
[golf.0eto.GEOG]
GEOG Parto de maro eniĝanta en la teron, pli malvasta ol golfo (longa maksimume je kelkaj kilometroj): la maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila [8]; ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjöge [9]; de la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero [10]; apud la rivero sude de Novponto estis vasta, malprofunda golfeto [11]. SIN:buĥtoVD:delto2, enmarejo, rodo, sundo
Amfiteatra golfeto, duoninsulo Akamas, Kipro
CC BY-SA 4.0  [12]
angle:
bay
beloruse:
бухта
ĉeĥe:
minigolf
ĉine:
[yù], 海湾 [hǎiwān], 湾 [wān]
france:
baie
germane:
Bucht
hispane:
bahía
hungare:
öböl (kisebb)
indonezie:
teluk
japane:
入り江 [いりえ]
katalune:
badia
portugale:
baía, enseada
ruse:
бухта
slovake:
minigolf

10 Adena Golfo

serĉi 'Adena Golfo'
[golf.Adena_0o]
Golfo inter la Korno de Afriko kaj la Araba Duoninsulo: pli kaj pli furiozas piratado en Adena Golfo kaj la somalia marareo [13].
angle:
gulf of Aden
arabe:
خليج عدن
beloruse:
Адэнскі заліў, Адэнская затока
france:
golfe d'Aden
germane:
Golf von Aden
somale:
Gacanka Cadmeed

10 Alaska Golfo

serĉi 'Alaska Golfo'
[golf.Alaska_0o]
Golfo en la norda Pacifiko, sud-oriente de la golfa duoninsulo: Ĝiba baleno […] printempe migras suden kaj norden al la polusaj regionoj, en la Beringa Maro kaj Alaska Golfo ili vivas grandnombre [14].
angle:
Gulf of Alaska
beloruse:
Аляска (заліў)
france:
Golfe d'Alaska
germane:
Golf von Alaska
hungare:
Alaszkai-öböl
nederlande:
Golf van Alaska
pole:
zatoka Alaska
portugale:
Golfo do Alasca
ruse:
Аляскинский залив, залив Аляска
slovake:
Aljašský záliv

10 Bengala Golfo

serĉi 'Bengala Golfo'
[golf.Bengala_0o]
La parto de la Hinda Oceano, troviĝanta oriente de Barato kaj sude de Bangladeŝo: Barato plukonstruas havenon en Birmo, rekte trans la Bengala Golfo por pli rapide atingi la ĉinan merkaton [15].
15. Monato, Renée Triolle: Rohinĝoj persekutataj pro nafto?, 2018, n-ro 2, p. 5
angle:
bay of Bengal
beloruse:
Бэнгальская затока, Бэнгальскі заліў
bengale:
বঙ্গোপসাগর
france:
golfe du Bengale
germane:
Golf von Bengalen
indonezie:
Teluk Benggala
malaje:
Teluk Bengal
taje:
อ่าวเบงกอล

10 Gvinea Golfo

serĉi 'Gvinea Golfo'
[golf.Gvinea_0o]
Parto de Atlantiko borderita norde kaj okcidente de Afriko: la afrikdevena loĝantaro [de Kolombio] parolas la palenkeran, ĝi havas subtavolon el bantuaj lingvoj en la Gvinea Golfo [16].
16. Vĕra Barandovská-Frank: Interlingvistiko, Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj, ĉap. 4.5, p. 73
angle:
gulf of Guinea
beloruse:
Гвінэйская затока, Гвінэйскі заліў
france:
golfe de Guinée
germane:
Golf von Guinea

10 Kalifornia Golfo

serĉi 'Kalifornia Golfo'
[golf.Kalifornia_0o]
Golfo inter Meksiko kaj la Kalifornia Duoninsulo.
angle:
gulf of California
beloruse:
Каліфарнійская затока, Каліфарнійскі заліў
france:
golfe de Californie
germane:
Golf von Kalifornien, Cortés-See
hispane:
Mar de Cortés

10 Meksika Golfo

serĉi 'Meksika Golfo'
[golf.Meksika_0o]
Parto de Atlantiko ĉirkaŭita de Norda Ameriko (de Florido ĝis Kubo): la kvanto de ostroj kaptitaj en Meksika Golfo abrupte ŝrumpis [17].
angle:
gulf of Mexico
beloruse:
Мэксыканская затока, Мэксыканскі заліў
france:
golfe du Mexique
germane:
Golf von Mexiko?

10 Omana Golfo

serĉi 'Omana Golfo'
[golf.Omana_0o]
Golfo inter la bordoj de Omano kaj Irano, la Persa Golfo kaj la Araba Maro: komunaj manovroj de Ĉinio, Irano kaj Rusio […] daŭras inter la 11-a kaj la 15-a de marto en maro de Omana Golfo [18].
angle:
gulf of Oman
arabe:
خليج عُمان
beloruse:
Аманская затока, Аманскі заліў
france:
golfe d'Oman
germane:
Golf von Oman
perse:
دریای ایران، دریای فارس

10 Persa Golfo

serĉi 'Persa Golfo'
[golf.Persa0o]
[golf.Persa0o.GEOG]
GEOG Vasta golfo inter Irano kaj Arabio: ĉirkaŭ la Persa Golfo kuŝas 65 % de la konataj mondaj rezervoj de petrolo, kaj 35 % de tiuj de gaso [19]; soldatoj en la Persa Golfo simple plenumas sian devon samkiel flegistoj, aŭtoriparistoj aŭ busŝoforoj [20].
angle:
Persian Gulf
beloruse:
Пэрсыдзкі заліў, Пэрсыдзкая затока
ĉine:
波斯湾 [bōsīwān]
france:
Golfe Persique
germane:
Persischer Golf
indonezie:
Teluk Persia
nederlande:
Perzische Golf
pole:
Zatoka Perska
svede:
Persiska viken

10 Tajlanda Golfo

serĉi 'Tajlanda Golfo'
[golf.Tajlanda_0o]
Golfo, formita de la bordoj de Tajlando, Malajzio, Kamboĝo kaj Vjetnamujo: pro la granda cunamo en la jaro 2004 Phuket iom perdis popularecon kaj multaj feriantoj nun preferas insulon en la golfo de Tajlando, do je la orienta flanko de la Malaja duoninsulo, nome la insulon Samujo [21].
21. Feriado en tajlanda insulo Samujo, Esperanta Retradio 2016-02-20
angle:
gulf of Thailand
beloruse:
Сіямская затока, Сіямскі заліў
france:
golfe de Thaïlande
germane:
Golf von Tajland

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eto: Mankas verkindiko en fonto.
Kalifornia G~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.