*generaci/o UV *generacio serĉi 'generacio' [genera.0o] en: 1.[genera.0o.GEN] en: Tuto de proksimume samaĝaj vivuloj, naskitaj en sama tempodaŭro, plenkreskaj en sama epoko: la juna generacio [1]; la venontaj generacioj [2]; la interesoj kaj komunikiloj de la junularo ŝanĝiĝas de generacio al generacio [3]; [Esperanto] travivis jam tutan homan generacion [4]; inter la unua kaj la dua generacioj de jugoslaviaj verkistoj ne ekzistas hiato [5]; kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio [6]; Jozef vidis ĉe Efraim infanojn ĝis la tria generacio [7]; mi aŭdis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj [8]; la sama dancado, […] kaj la sama endormiĝo […] ripetiĝadis en ĉiuj generacioj de la unutagaj muŝoj [9]; riĉeco ne daŭras eterne, kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj [10]. 2.[genera.0o.TEK] en: (figure) Tuto de samepokaj, samteĥnikaj iloj, kontraste al antaŭaj aŭ postaj aliecaj: la triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese farita [11]; post kelkaj jaroj la tekniko atingis pli altan nivelon kaj liveris kompostilojn de la dua generacio [12]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kiel la esperantistoj povas denove avangardi?4. L. L. Zamenhof: Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, 19125. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:238. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 159. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:2411. -: 10 gravaj scienc-teknikaj atingoj, [2004]12. P. Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, jaro 2004a, numero 5a, p. 8a angle: generation beloruse: пакаленьне ĉeĥe: generace, pokolení ĉine: 世代 [shìdài], 輩 [bèi], 曹 [cáo] france: génération (tranche d'âge) germane: Generation hispane: generación hungare: nemzedék, generáció japane: 世代 [せだい], 同時代の人々 [どうじだいのひとびと] katalune: generació nederlande: generatie norvege: generasjon pole: pokolenie, generacja portugale: geração ruse: поколение slovake: generácia svede: generation turke: kuşak, nesil ukraine: покоління, ґенерація, потомство generaciaro serĉi 'generaciaro' [genera.0aro] en: La posteuloj generacio post generacio; genealogio2: la generaciaro de la filoj de Noa [13]. genealogia arbo 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 10:1 beloruse: генэалягічнае дрэва germane: Geschlechterfolge, Genealogie pole: drzewo genealogiczne samgeneraciano, samgeneraciulo serĉi 'samgeneraciano' serĉi 'samgeneraciulo' [genera.sam0ano] en: [genera.sam0ano.GEN] en: Vivulo de proksimume sama nasko- kaj vivotempo, kiel alia: li liste resumas kun felietonista malĝojo la nomojn de siaj samgeneraciuloj tro frue mortintaj [14]. 14. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993 beloruse: сучасьнік (аднаго пакаленьня) france: contemporain (de même génération) germane: Zeitgenosse pole: współczesny (tego samego pokolenia) transgeneraciaserĉi 'transgeneracia' [genera.trans0a] en: [genera.trans0a.GEN] en: Kiu transdoniĝas de generacio al sekva generacio, trapasas generaciojn: transgeneracia esplorado helpe de DNA-specimenoj [15]. hereda2 15. peranto: Genoj malkaŝas devenon de homo, Esperanta Retradio, 2014-06-01 beloruse: паміж пакаленьнямі france: transgénérationnel germane: generationsübergreifend, transgenerativ katalune: intergeneracional pole: dziedziczny administraj notoj