*gazel/o *gazelo serĉi 'gazelo' [gazel.0o] Genro el familio bovedoj, (Gazella), tre eleganta, sveltkrura, rapidkura remaĉulo; en pli vasta senco oni ankaŭ inkluzivas la parencajn genrojn Eudorcas, Nanger, Antilope, Procapra: manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon [1]; rapidpieda kiel gazelo sur la kampo [2]; rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj [3]; malsaĝa estas tiu, kiu forlasas la librojn tiel rapide, kiel forkuranta gazelo [4]; Przewalski-gazelo […] troviĝas en Ĉinghaj, Gansu, Ŝinĝjang kaj la Interna Mongolio de Ĉinio […], tiu specio aspekte similas al la tibeta gazelo, sed ĝiaj kvar membroj kaj kornoj estas pli maldikaj ol tiuj de la tibeta gazelo [5]. antilopogazelo (Gazella gazella), Hevel Lakhish, Israelo CC BY-SA 4.0 [6] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 12:222. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:183. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 12:84. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII5. Vikipedio, Przewalski-gazelo6. מינוזיג - MinoZig, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gazella_gazella_gazella_2.jpg angle: gazelle beloruse: газэль ĉeĥe: gazela ĉine: 一种小羚羊 [yīzhǒngxiǎolíngyáng], 瞪羚 [dènglíng] france: gazelle germane: Gazelle greke: γαζέλα hispane: gacela hungare: gazella japane: ガゼル katalune: gasela latinece: Gazella Eudorcas Nanger Antilope Procapra nederlande: gazelle portugale: gazela ruse: газель slovake: gazela svede: gasell tibete: རྒོ་བ་ turke: ceylan ukraine: ґазель administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.