galaktoz/o galaktozoserĉi 'galaktozo' [galaktoz.0o] Simpla sukero, kies molekuloj havas ses karbon-atomojn kaj kiu dum digestado kune kun glukozo estiĝas el laktozo: la aŭtoro trovis, ke ĉ. 57% da sukeroj konsistas el galaktozo [1]; heksozoj: glukozo, fruktozo, galaktozo [2]; laktazo aŭ β-galaktozidazo estas la enzimo partoprenanta en la hidrolizo de laktozo al galaktozo kaj glukozo [3]; la kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti: rubeolo dum la gravedeco, malesto de la galaktozo [4]. 1. Sinitiro Kawamura: Utiligado de la Kromproduktajoj en la Manufakturado de Sojfaboproteino2. Vikipedio, Monosakarido3. Vikipedio, Laktozo4. Vikipedio, Katarakto beloruse: галяктоза ĉine: 半乳糖 [bànrǔtáng] france: galactose germane: Galactose ukraine: галактоза administraj notoj