Aldoni tradukojn al ReVo:

*18frank/o

franko

serĉi 'franko'
[frank.0o]
EKON
Monunuo, interalie de Svisujo kaj pluraj afrikaj ŝtatoj, kaj iama monunuo de Belgujo, Francujo kaj Luksemburgo, anstataŭita de eŭro: kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn, tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn [1]; la registaro fiksis la koston de knaba instruado ĉe elementa lernejo je 1400 okcidentafrikaj frankoj (213 eŭroj) [2]. PRT:centimo.
Rim.: Komence de la dudeka jarcento la franko estis prototipo de internacia monunuo ene de la Mona Unio. Ĝi egalis al la valoro de kvin gramoj da arĝento. Tiam la belga, svisa kaj franca frankoj estis inter si egalaj, kaj egalaj ankaŭ al la itala liro, al la greka draĥmo kaj al la bulgara levo.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. Sagbadjelou Kokou: In-iciato kontentiga, Monato, 2006/07, p. 11
angle:
franc
beloruse:
франк (грашовая адзінка)
ĉeĥe:
Frank
ĉine:
法郎 [fǎláng], 法国法郎 [fǎguófǎláng]
france:
franc (unité monétaire)
germane:
Franken [svisa], Franc [franca, belga kaj afrika]
hispane:
franco
hungare:
frank
indonezie:
franc
japane:
フラン [ふらん]
katalune:
franc (econ.)
nederlande:
frank
pole:
frank
portugale:
franco (moeda)
ruse:
франк
slovake:
Frank

administraj notoj