*fragment/o UV *fragmento serĉi 'fragmento' [fragme.0o] 1.[fragme.0o.rompopeco] Rompopeco de objekto: fragmento de vazo, vitro, osto; li benis kaj dispecigis la panojn, kaj […] ĉiuj manĝis kaj satiĝis kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn [1]; unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon [2]; oni venigis statuojn kaj grandegajn fragmentojn por la konstruaĵoj [3]; elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj [4]; fendi la arbon por havi fragmentojn por la kuirejo [5]; serĉante ĉiam la ŝelfragmentojn de la bombo, la GPU trovis en la maro libron Ĉukĉoj ; (figure) liaj pensoj […] konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo [6]; tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj […] faris impreson de ia […] pepado Marta . 2.[fragme.0o.verkoparto] Aparta parto, peco de verko: [jen] fragmento el la antaŭparolo de fratoj Grimm […] [7]; Petronius tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn QuV ; la cezaro legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica QuV ; miaj plej ŝatataj motivoj fariĝis fragmentoj el „Faŭsto“ Metrop . ero, splito, stumpo1. La Nova Testamento, Mateo 14:202. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto angle: fragment, piece 1. splinter, bit, shred, scrap beloruse: 1. аскепак, абломак, фрагмэнт 2. фрагмэнт, урывак, адрывак ĉeĥe: fragment, pasáž, výňatek, zlomek, úryvek ĉine: 1. 碎块 [suìkuài], 虀 [jī], 齏 [jī], 断片 [duànpiàn], 片段 [piànduàn], 微少 [wēishǎo], 砟 [zhǎ], 碎片 [suìpiàn] france: fragment, bribe, extrait (d'une œuvre), morceau, passage (d'une œuvre) germane: 1. Fragment, Bruchstück, Scherbe, Splitter 2. Fragment, Auszug hispane: fragmento hungare: 1. töredék 2. részlet, szemelvény japane: かけら, 破片 [はへん], 断片 [だんぺん], 断章 [だんしょう], 一節 [ひとふし] nederlande: 1. fragment 2. fragment pole: 1. fragment, wyimek, urywek portugale: 2. fragmento ruse: 1. осколок, обломок 2. фрагмент, отрывок slovake: zlomok, úryvok ukraine: фраґмент, уривок, осколок, уламок, частка fragmenti, fragmentigiserĉi 'fragmenti' serĉi 'fragmentigi' [fragme.0i] (tr) Disigi en fragmentojn: fragmentigi la malfacilaĵojn por pli facile ilin solvi; la junulara E-movado en Italio […] aspektas tre fragmentita Kon11 ; kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon [8]. detaligi, dispecigi, dividi, erigi, partigi 8. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010 angle: fragment beloruse: раскалоць, разьбіць, разламаць, разьдзяліць ĉeĥe: rozdrobovat, rozčleňovat france: fragmenter, morceler, fractionner germane: fragmentieren, zerstückeln, zersplittern hispane: fragmentar hungare: széttördel, részekre bont japane: 寸断する [すんだんする], ばらばらにする nederlande: fragmenteren pole: dzielić na części, rozłożyć na części ruse: расколоть, разбить, разделить slovake: rozčleňovať ukraine: ділити на частини fragmentaserĉi 'fragmenta' [fragme.0a] Disigita en apartajn, ne sufiĉe kunligitajn partojn; al kiu mankas unueco: fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj Marta ; izolita detalo, kvankam plej arte ellaborita, povas esti interesa kiel fragmenta studobjekto Ret . detala, parta, unuopa angle: fragmentary, fragmented beloruse: фрагмэнтарны, фрагмэнтаваны, урыўкавы ĉeĥe: fragmentární, zlomkovitý, úryvkovitý ĉine: 碎 [suì], 零星 [língxīng], 百思不解 [bǎisībùjiě], 支离破碎 [zhīlípòsuì], 星星点点 [xīngxīngdiǎndiǎn], 零碎 [língsuì], 間斷地 [jiànduànde] france: fragmentaire, morcelé (partiel), partiel germane: fragmentarisch, bruchstückhaft, unzusammenhängend hungare: töredékes japane: 断片的な [だんぺんてきな], ばらばらの nederlande: fragmentarisch pole: fragmentaryczny, cząstkowy, urywkowy ruse: фрагментарный, отрывочный slovake: zlomkovitý ukraine: фраґментарний, уривчастий administraj notoj