fortres/o PIV1 fortresoserĉi 'fortreso' [fortres.0o] Fortikaĵo kun propra garnizono kaj necesaĵoj, por la defendo de urbo aŭ loĝata areo: oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo [1]; en Carcassona estas plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo, kiu estis proklamita kiel ero de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko [2]; (figure) li ne akceptas bonan konsilon, nek lasas ĝin eniri lian fortreson (fermitan menson) Rsp . burgo, citadelo, kastelo1 Rim.: Laŭ BL: Prefere diru fortikaĵo. 1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a, p. 269a2. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003 angle: fortress beloruse: фартэцыя ĉeĥe: opevněné postavení, opevnění, pevnost ĉine: 筑要塞 [zhúyàosāi], 以要塞防守 [yǐyàosāifángshǒu], 堡 [bǎo] france: forteresse germane: Festung, Fort hispane: fortaleza hungare: erődítmény, erőd itale: fortezza japane: 要塞 [ようさい], 砦 [とりで] katalune: fortalesa portugale: forte, fortificação, fortaleza, praça-forte, praça-de-guerra slovake: opevnené postavenie, pevnosť ukraine: фортеця, твердиня administraj notoj