*flut/o *fluto serĉi 'fluto' [flut.0o] [flut.0o.MUZ] Iu el diversaj blovinstrumentoj konsistantaj el solida, rekta tubo kun fingre aŭ klave ŝtopeblaj truoj, kiun oni sonigas blovante al eĝo de la ekstremo aŭ de flanka truo: la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja [1]; manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon Hamlet ; [unu] ludas duoblan fluton kaj eĉ tre bele ludas [2]; la aŭtodidakta muzikisto ellaboras lignajn flutetojn, per kiuj li ofte muzikas [3]; li fajfas arion sur la fluto [4]; fluta koncerto [5]; seskapa kantgrupo akompanata de sintezilo kaj flutkvarteto [6]; suito por baroka fluto [7]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:402. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII3. Monato, Laimius Stražnickas: La segilo sonas!, 20034. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto5. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo6. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)7. La Ondo de Esperanto, 2001, №10 angle: flute beloruse: флейта ĉeĥe: flétna ĉine: 笛 [dí] france: flute germane: Flöte hispane: flauta hungare: fuvola indonezie: seruling, suling itale: flauto japane: フルート nederlande: fluit pole: flet portugale: flauta ruse: флейта slovake: flauta ukraine: флейта flutiserĉi 'fluti' [flut.0i] (tr) [flut.0i.MUZ] Muziki per fluto aŭ kvazaŭ per fluto: ni flutis al vi kaj vi ne dancis [8]; li transdonis al la filo de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie […kaj], la doma instruisto ludos solon sur la fluto Fab3 ; la kantoturdoj senlace flutis siajn tonĉenojn sur la suproj de altaj piceoj en la ardo de la subiranta suno ViV . fajfi 8. La Nova Testamento, Mateo 11:17 angle: play (the) flute beloruse: граць на флейце ĉeĥe: hrát na flétnu ĉine: 吹箫 [chuīxiāo], 吹笛 [chuīdí] france: jouer de la flute, siffler (p. ex. en p. d'un oiseau) germane: Flöte spielen, flöten hispane: tocar la flauta hungare: fuvolázik indonezie: menyuling bersuling itale: suonare con il flauto japane: フルートを吹く [ふるーとをふく], フルートで演奏する [ふるーとでえんそうする] nederlande: fluit spelen, fluiten pole: grać na flecie ruse: играть на флейте slovake: hrať na flaute ukraine: грати на флейті flutisto serĉi 'flutisto' [flut.0isto] Iu, kiu scias ludi fluton: vidinte la flutistojn [li] diris: foriru [9]; Donu muzikon! ⫽ Venu, flutistoj [10]! [li] nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto [11]. 9. La Nova Testamento, Mateo 9:2310. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto11. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto beloruse: флейтыст ĉine: 笛手 [díshǒu], 横笛吹奏者 [héngdíchuīzòuzhě] germane: Flötenspieler, Flötist japane: フルート奏者 [フルートそうしゃ] basflutoserĉi 'basfluto' [flut.bas0o] MuzTerm [flut.bas0o.MUZ] Longa blovinstrumento, basa transversa fluto kun hoka ekstremo flanke de la blovtruo. angle: bass flute france: flute basse germane: Bassflöte hispane: flauta bajo hungare: basszusfurulya itale: flauto basso nederlande: basfluit bekflutoserĉi 'bekfluto' [flut.bek0o] MuzTerm [flut.bek0o.MUZ] Blovinstrumento, mallonga rekta fluto en kiun oni blovas per ekstrema buŝpeco: Meven esprimas sian vojaĝemon kaj interŝanĝemon invitante nin […] danci je ritmoj de tradiciaj instrumentoj kiaj violono, bekfluto, aŭ akordiono [12]. 12. -: Plu Meven - Ondumoj tra la mond', Informletero de Vinilkosmo, 2004-08 (8) angle: recorder ĉeĥe: zobcová flétna ĉine: 牧童笛 [mùtóngdí], 直笛 [zhídí] france: flute à bec germane: Blockflöte hebree: סוג חליל hispane: flauta de pico hungare: csőrfuvola, cölöpfuvola, blockflöte indonezie: rekorder itale: flauto dolce, flauto a becco, flauto diritto japane: リコーダー nederlande: blokfluit pole: fujarka, flet prosty slovake: zobcová flauta ukraine: кувиці, флояра, свиріль pajnofluto, pajnfluto serĉi 'pajnofluto' serĉi 'pajnfluto' [flut.pajno0o] [flut.pajno0o.MUZ] Blovinstrumento konsistanta el serio de diverse longaj, sentruaj flutoj, kiuj sonigas la diversajn tonojn: pajnoflutoj el bambuo longaj ĝis 2,20 metroj [13]. 13. -: Muziko de Brazilo, Vikipedio, 2022-01-14 ĉine: 排萧 [páixiāo] france: flute de Pan, syrinx germane: Panflöte, Pfozhobel [ark] sakfluto serĉi 'sakfluto' [flut.sak0o] [flut.sak0o.MUZ] Blovinstrumento konsistanta el aersako, kiun la ludanto plenblovas, kaj kiu elpelas la aeron tra unu aŭ pluraj flutoj; sakŝalmo: Ride ili rigardadas ⫽ Sur la vivan foirejon, ⫽ Kie dancas la geursoj ⫽ Ĉe la sonoj de sakfluto [14]; laŭ la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riĉaj folkloraj kostumoj kune kun tradiciaj muzikinstrumentoj: sakfluto, baszumilo [15]. 14. H. Heine, trad. F. Pillath: Atta Troll, 192515. Josette DUCLOYER: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16 angle: bagpipes ĉine: 風笛 [fēngdí] france: cornemuse germane: Sackpfeife, Dudelsack hungare: duda itale: cornamusa, zampogna, piva nederlande: doedelzak pole: dudy, koza ruse: волынка ukraine: волинка, коза transversa flutoserĉi 'transversa fluto' [flut.transversa0o] RokPop [flut.transversa0o.MUZ] Alflanke tenata blovinstrumento, fluto kun unu fermita ekstremaĵo apud kiu estas blovtruo: Jaques de Vaucanson […] studis la konsiston kaj la ludmanieron de transversa fluto [16]. 16. K. Podak, trad. D. kaj H.-G. Kaiser: La mekanika anaso de Jaques de Vaucanson (1709-1782), SAT Kulturo, [2008?] angle: transverse flute ĉeĥe: příčná flétna ĉine: 長笛 [chángdí] france: flute traversière germane: Querflöte hispane: flauta travesera hungare: harántfuvola itale: flauto traverso nederlande: dwarsfluit pole: flet poprzeczny ruse: поперечная флейта slovake: priečna flauta administraj notoj bas~o: Mankas dua fontindiko. bas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. pajno~o, pajn~o: Mankas dua fontindiko.