*flanel/o *flanelo serĉi 'flanelo' [flanel.0o] Teksaĵo (iam lana, nun ofte kotona) maldika, mola kaj malrigida, ĉe tuŝo impresanta kiel lanugeca: ili vizitis lin kaj trovis lin sidanta en la lito, vestita per kamizolo el verda flanelo kaj kun Toleda ruĝa ĉapo [1]. 1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, Antaŭparolo al la leganto angle: flannel beloruse: флянэль ĉeĥe: flanel ĉine: 絨布 [róngbù] france: flanelle germane: Flanell hispane: franela hungare: flanell japane: フランネル, ネル, フラノ nederlande: flanel perse: فلانل pole: flanela portugale: flanela ruse: фланель slovake: flanel ukraine: фланель administraj notoj