10flandr/o PVEF 10flandro serĉi 'flandro' [flandr.0o] Homo kun flandra nacieco: la sukceso de Vlaams Blok ne signifas, ke flandroj iĝas ekstremdekstraj, sed ĝi venas de la ĝenerala malkontento [1]. 1. Monato, Roland Rotsaert: Kialoj de sukceso de Vlaams Blok, 2005 angle: Flemish beloruse: флямандзец ĉeĥe: Vlám ĉine: 網路論戰 [wǎnglùlùnzhàn] france: Flamand germane: Flame hispane: flamenco (subst.) (natural de Flandes) hungare: flamand japane: フランドル人 [フランドルじん] katalune: flamenc (subst.) nederlande: Vlaming norvege: flamlender portugale: flamengo ruse: фламандец slovake: Flám ukraine: фламандець 10flandra serĉi 'flandra' [flandr.0a] Rilatanta al flandroj aŭ ilia nacieco: flandra parto de Belgio [2]; pedagogia revuo, eldonita de la flandra ministrejo pri edukado [3]; klasikaĵo de la flandra literaturo, „Kobeke“, verkita en 1933 de Ernest Claes [4]. 2. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 83. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 104. Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31 angle: Flemish beloruse: флямандзкі france: flamand germane: flämisch hispane: flamenco (adj.) hungare: flamand japane: フランドルの katalune: flamenc (adj.) nederlande: Vlaams norvege: flamsk portugale: flamengo ruse: фламандский ukraine: фламандський 10Flandrujo serĉi 'Flandrujo' [flandr.F0ujo] 1.[flandr.F0ujo.reg] La norda nederlandlingva regiono de Belgujo, konsistanta el la provincoj Okcidenta Flandrujo, Orienta Flandrujo, Antverpeno, Limburgo kaj Flandra Brabanto: la aŭtoro famiĝis en Flandrujo ĉefe pro granda nombro da streĉaj aventurlibroj por la junularo, sed ankaŭ pro siaj erotikaj rakontoj [5]; la misiistoj […] venis el Flandrujo, predikis la evangelion kaj instruis en elementaj lernejoj en la flandra [6]. 2.[flandr.F0ujo.prov] Nomo de du provincoj en Flandrujo (norda Belgujo): Okcident-Flandrujo kun ĉefurbo Bruĝo kaj Orient-Flandrujo kun ĉefurbo Gento, de regiono en Nederlando (Zelanda Flandrujo) kaj de regiono de Francujo. 3.[flandr.F0ujo.geo] Parto de Eŭropo, laŭlonge de la Norda Maro, inter la artezaj montetoj en Francujo kaj la skelda estuaro en Nederlando. Flandrio5. Rejna de Jong: Ripoziga libro por hasta mondo, Monato, 1997/04, p. 196. Wim de Smet: La flandra en Kongo, Monato, 2000/11, p. 4 angle: Flanders beloruse: Фляндрыя ĉeĥe: Flandry ĉine: 佛兰德 [fólándé], 佛拉芒 [fúlāmáng] finne: Flanderi france: Flandre germane: Flandern hispane: Flandes hungare: Flandria islande: Flæmingjaland itale: Fiandra katalune: Flandes latine: Flandria latve: Flandrija nederlande: Vlaanderen norvege: Flandern pole: Flandria portugale: Flandres ruse: Фландрия slovake: Flámsko svede: Flandern administraj notoj