1fizionomi/o JED fizionomioserĉi 'fizionomio' [fizion.0o] en: 1.[fizion.0o.MIEN] en: Tuto de la vizaĝaj trajtoj kun ilia esprimo: lia fizionomio spegulis lian animon [1]; malgraŭ la luma nokto oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj [2]; rigardinte pli atente la fizionomiojn de ĉi tiuj strangaj soldatoj, […] la faraono rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion [3]; knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco Marta ; mi estas ankaŭ iom psikologo kaj fizionomiisto [4]; [li] havas grandan fizionomian distingiĝon, […] brunajn okulojn, kaŝtankolorajn harojn, maldensan kaj senkarakteran barbon [5]. mieno, vizaĝesprimo 2.[fizion.0o.FIG] en: (figure) Karakteriza aspekto de iu afero: la humaneca internaciismo […] donis al la Internacia Lingvo […] apartan fizionomion [6]; UEA […] ŝanĝis la karakteron de la kongresoj kaj sukcesis doni al ili novan multfacetan fizionomion de laboro, kulturo kaj digno [7]; la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan [8]; la lingvo en miaj manoj [jam] ricevas sian propran spiriton, […] propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion [9]. fasono, formo2, karaktero, vizaĝo4 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko9. D-ro L. Zamenhof, trad. V. G.: Letero pri la deveno de Esperanto al N. Borovko angle: physiognomy, facial features, facial expression beloruse: фізіяномія bulgare: физиономия ĉeĥe: fyziognomie, vizáž, vzezření france: physionomie, allure (aspect), aspect (allure), caractère (physionomie), visage (physionomie) germane: Gesicht, Gepräge, Charakteristika 1. Physiognomie, Gesichtsausdruck 2. Charakter, Wesensart, Eigenart, Format hungare: arculat, jellegzetesség 1. ábrázat, fizimiska, fiziognómia japane: 人相 [にんそう], 顔つき [かおつき], 容貌 [ようぼう], 外観 [がいかん], 様相 [ようそう], 特徴 [とくちょう] katalune: 1. fesomia, faccions 2. trets, característiques nederlande: fysionomie, fysiognomie, gelaatsuitdrukking perse: قیافه، سیما، چهره pole: fizjonomia portugale: 1. fisionomia ruse: физиономия slovake: výraz tváre ukraine: фізіономія administraj notoj