felah/o PVEF , felaĥ/o, falaĥ/o felaho, felaĥo, falaĥo serĉi 'felaho' serĉi 'o' [felah.0o] en: [felah.0o.AGR] en: Malriĉa sendependa kultivisto en Egiptujo kaj pli vaste en arablingvujo: la felaho larmas sangon, la sangon de sia koro kaj pereas en sia doloro [1]; la arabaj laboristoj, la t. n. felaĥoj estas plej energie subtenataj de l' judaj koloniistoj, kiuj ilin organizas, enprenas ilin en siajn kooperativojn [2]; ne nur la malriĉaj falaĥoj el la malsupra Nilvalo, el Ĥeĝas kaj Jemen aĉetas kamplaboran sklavinon, sed ankaŭ ŝejkoj el Transjordanio kaj efendioj el Irak [3]. 1. J. Baghy: Samumo, en: Migranta Plumo, 19292. E. Sonnenfeld: Pri cionismo, Sennaciulo, 1925-10 (53), p. 6a3. J. Kohen-Cedek: Inter Blua kaj Blanka Niloj, Malgranda Revuo, 1947/4 beloruse: фэлах france: fellah pole: fellach (arabski rolnik) ukraine: фелах (єгипетський селянин) administraj notoj