fagac/oj fagacojserĉi 'fagacoj' [fagac.0oj] Familio de lignoplantoj monoikaj el la ordo de fagoparencaj floroplantoj (Fagaceae) kun: folioj spiralaj aŭ alternaj; kromfolioj frue defalantaj; tepaloj apenaŭ videblaj; ovolujo supra, kun 3 ĝis 6 fakoj; nukseto unuopa aŭ pluropa, ĉirkaŭita de fruktujo. Al fagacoj apartenas fago, kverko, kaŝtano k.a.: amento estas nefinita floraro, ofte konussimila, longforma, fleksebla kaj tipe penda [...] tipa [por] arbfamilioj kiel salikacoj, fagacoj kaj betulacoj [1]; akeno estas seka frukto, speco de nukso, [...] ne dehiska, unusema kaj la perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo [...] ankaŭ tipa frukto de fagacoj [2]. 1. Vikipedio, Amento2. Vikipedio, Akeno (frukto) beloruse: букавыя (сям'я) ĉeĥe: bukovité (čeleď) ĉine: 山毛榉科 [shānmáojǔkē], 山毛櫸科 [shānmáojǔkē], 壳斗科 [kédòukē], 殼斗科 [kédòukē] france: fagacées germane: Buchengewächse hungare: bükkfélék, bükkfafélék katalune: fagàcies latinece: Fagaceae nederlande: napjesdragers pole: bukowate portugale: fagáceas ruse: буковые (семейство) slovake: bukovité (čeľaď) ukraine: букові administraj notoj