etologi/o JED etologioserĉi 'etologio' [etolog.0o] 1.[etolog.0o.BIO] Kondutoscienco, studo de la bestaj agoj kaj de iliaj biologiaj bazoj: la esplorado de bestaj kutimoj, nomiĝas – kiel konate – etologio kaj, se la temo interesas, nepre legendas iuj libroj de Konrad Lorenz [1]; disvolviĝon de la etologio multe helpis la polemiko kun la usona skolo pri behaviorismo, kiu traktis la konduton de bestoj surbaze de akiritaj refleksoj, neante la ekziston de denaskaj faktoroj [2]. 2.[etolog.0o.FIL] Moroscienco, studo de la deveno de moroj kaj de moralo: etologio […] pritraktas la devenon de la moroj kaj moraloj […] ankaŭ pritraktas la kutimojn de la manĝado, de la komunikado kaj de la sinreproduktado [3]. 1. Monato, Roberto Pigro: Besta bestieco, 20132. J. Ŝuvajev: Pri la Konduto de Bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a3. R. Hauger: De incenso antikva al moderna parfumo, Aŭgsburgo: IKU-Prelego, 1985 beloruse: эталёгія bulgare: етология ĉeĥe: etologie ĉine: 动物行为学 [dòngwùxíngwéixué] france: éthologie germane: Ethologie 1. Verhaltensforschung 2. Sittenkunde hispane: etología hungare: etológia, viselkedéstan, magatartáskutatás japane: 動物行動学 [どうぶつこうどうがく], 人性学 [じんせいがく] katalune: etologia nederlande: ethologie, gedragsbiologie pole: etologia portugale: etologia ruse: этология slovake: etológia ukraine: етологія etologiistoserĉi 'etologiisto' [etolog.0isto] 1.[etolog.0isto.BIO] Fakulo pri etologio1: el la profesia taglibro de Sarit, la etologiisto kiu respondecas pri la predantoj en la bestoĝardeno, ni povas ekkoni la historion de la brava lupino Trifolio [4]. 2.[etolog.0isto.FIL] Fakulo pri etologio2. etologo4. Gian Piero Savio: Kripla lupino kaj lupo: amrakonto, Esperanta Retradio, 17a mar. 2013 beloruse: этоляг france: éthologiste germane: Ethologe 1. Verhaltensforscher 2. Sittenkundler nederlande: etholoog pole: etolog administraj notoj