eruk/o erukoserĉi 'eruko' [eruk.0o] Genro de brasikacoj kun flavaj, fortodoraj floroj, kulturata pro ĝiaj folioj manĝataj kiel salato: en la itala restoracio krom Esperanto-manĝokarto speciala oferto estas Esperanto-pico en formo de kvinpinta stelo kun verda supra parto el eruko [1]; jam en la romia epoko eruko estis uzata kiel spico, kaj ĝi ankaŭ estis konsiderata kiel afrodiziigaĵo [2]. 1. Vikipedio, Herzberg am Harz2. Vikipedio, Kultiva eruko angle: arugula beloruse: сьвірэпа, сьвірэпка france: roquette germane: Senfrauke, Rauke, Eruca, Rucola hungare: borsmustár itale: ruchetta, rucola, ruca japane: キバナスズシロ, ロケットサラダ, ルッコラ katalune: ravenissa groga, mostassa borda pole: rokieta portugale: eruca, rúcula ruse: сурепка ukraine: індау administraj notoj