erantid/o erantidoserĉi 'erantido' [eranti.0o] Genro el la familio ranunkolacoj (Eranthis), tre frue en vintro floranta, kun flavaj floroj: erantido estas genro de plurjaraj herboj kun tuberoj kaj kun flavaj floroj, kies sepaloj estas grandaj kaj petaloj malgrandaj, kunigitaj kvazaŭ paperkonuso, la floroj enhavas multajn stamenojn, la frukto estas pluropa kapsulo (foliklo) [1]; printempe la plena herbejo estas kovrita per floroj de Erantido vintra [2]; la maturaj semoj estas eligitaj de la pluvo el la fruktujoj, tipaj pluvdrivantoj estas marĉa kalto kaj erantido vintra [3]. Vintra erantido 1. Vikipedio, Erantido2. Vikipedio, Kastelo de Soponya3. Vikipedio, Pluvdrivanto beloruse: эранты, любнік france: éranthis germane: Winterling hungare: téltemető, télike Vintra ~o: csillagos téltemető. japane: セツブンソウ latinece: Vintra ~o: Eranthis hyemalis. Eranthis pole: rannik portugale: eranto, erantis ruse: любник ukraine: любник administraj notoj