*elast/a UV *elasta serĉi 'elasta' [elast.0a] 1.[elast.0a.FIZ] Facile kuntiriĝanta, etendiĝanta aŭ aliformiĝanta pro prema aŭ tira forto, kaj reprenanta sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas: el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton [1]; la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj [2]; juna viro, enirante per elasta paŝo [3]; forta restis lia pafarko kaj elastaj estas liaj brakoj [4]; kaŭĉuk-elasta [5]; nenia gutaperka pilko […] povis konkuri en la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj Marta ; virino juna, bela, kun […] elasta talio Marta ; Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste (risorte) saltleviĝis [6]; la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn [7]; mizero piedojn sanigas, kolon elastigas PrV . kaŭĉuko, risorto 2.[elast.0a.FIG] (figure) Facile fleksebla kaj adaptebla al la cirkonstancoj: dolore ĝena silento ekregis […] sed la vigla kaj elasta menso de Adaha ne lasis ĝin longe daŭri [8]; la partoj de la internaj regularoj, kiuj koncernas la rajton paroli, estas kutime tre ĝeneralaj kaj elastaj [9]; [tiuj] principoj […] havas pli karakteron de elastaj konsiloj kaj atentigoj ol de rigoraj instrukcioj [10]; tiu belsona kaj elasta franca lingvo, prave admirata [11]; nia lingvo […] konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas [12]. adaptiĝi, fleksebla, malrigida1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:245. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Laŭ Vidpunkto de Heliko6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVII9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908 angle: elastic beloruse: элястычны, гнуткі, пругкі, пруткі ĉeĥe: elastický, pružný ĉine: 2. 可伸展 [kěshēnzhǎn], 会膨胀 [huìpéngzhàng], 可扩张 [kěkuòzhāng], 能伸展 [néngshēnzhǎn] france: élastique, compressible, souple germane: 1. elastisch, dehnbar, verformbar, federnd, geschmeidig 2. flexibel, anpassungsfähig hispane: elástico japane: 弾力のある [だんりょくのある], 柔軟な [じゅうなんな], 融通のきく [ゆうずうのきく], 順応性に富む [じゅんのうせいにとむ] pole: 1. elastyczny, prężny, sprężysty, gibki 2. elastyczny, prężny, giętki portugale: elástico ruse: эластичный, гибкий, упругий slovake: pružný ukraine: еластичний, пружний, гнучкий administraj notoj