-
Movado celanta la kunlaboron inter ĉiuj kristanaj konfesioj:
li ekumeneme, kaj iom naive, sugestis, ke nekatolikoj salutu sin gaele per la
vortoj: „Dio kaj Lutero kaj Kalvino estu kun vi!“
[1].
Rim.:
Laŭ etimologio, la vorto venas de la greka „ἡ οἰκουμένη“ (la priloĝata), t.e. la
„tuta mondo“, tiam konata. Poste oni celis la tuton de la kristanoj. Tiel en
la 6a jc la patriarĥo de Konstantinopolo nomis sin „ekumena“, provokante
fortan kontraŭstaron de la papo.