eksponencial/o PVEF eksponencialoserĉi 'eksponencialo' [ekspon1.0o] PIV1 (kun bazo `a`) Tia kontinua reela funkcio `f`, ke `f(x+y)=f(x)*f(y)` kaj `f(1)=a`: eksponencialon de `x` kun bazo `a` oni kutime signas per `exp_a(x)`, `"eksp"_a(x)` aŭ `a^x`; laŭdifine, eksponencialo de sumo egalas al produto de eksponencialoj de la apartaj termoj, kaj eksponencialo de 1 egalas al la bazo; eksponencialo egalas al sia derivaĵo, dividita per la bazo; eksponencialo de logaritmo de `x` egalas al `x`; la eksponencialo de aritmetika progresio estas geometria progresio; eksponenciala kresko. eksponento, logaritmo... Rim.: Bricard [1] uzas la pli malpezan radikon „esponencialo“. Eblas vastigi tiun funkcion al kompleksoj, uzante la identaĵon `e^(x+i*y)=e^x(cos y+i*sin y)`, en kiu `e` estas la bazo de naturaj logaritmoj. Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!eksponencialoj 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20 angle: exponential (to the base a), exponential function (to the base a) beloruse: экспанэнцыял, паказьнікавая функцыя ~a: экспанэнтавы. ĉeĥe: exponenciál, exponenciální funkce, exponenciální rovnice ĉine: 指数函数 [zhǐshùhánshù] france: exponentielle (subst., de base a) ~a: exponentiel (adj.). germane: Exponentialfunktion ~a: exponentiell. hispane: exponencial ~a: crecimiento exponencial. hungare: exponenciális (függvény)> ~a: exponenciális. japane: 指数関数 [しすうかんすう] katalune: funció exponencial ~a: exponencial. pole: funkcja wykładnicza, funkcja eksponencjalna portugale: exponencial ruse: экспоненциал (с основанием a), показательная функция slovake: exponenciál ukraine: показова, експоненціальна функція administraj notoj ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.