10egipt/oJED egiptoserĉi 'egipto' [egipt.0o] 1.[egipt.0o.HIS] Ano de antikva popolo, kiu kreis grandan civilizon en la malsupra fluo de Nilo, en Afriko: Potipanea, flavavizaĝa egipto, en pastra vesto de sia lando ... staris ĉe la pordo [1]; similan teorion li prezentas pri Egiptio, atentigante, ke antikvaj skribaĵoj mencias iujn misterajn marpopolojn kaj tiel nomatajn „reĝojn-paŝtistojn“, de kiuj la egiptoj supozeble heredis sian sperton pri navigado [2]; ŝi havis sklavinon, egiptinon, kies nomo estis Hagar [3]. 2.[egipt.0o.POL] Egiptujano: la unuan fojon ŝi aŭdis la legendon, kiun la egiptoj rakontas al si pri la struto [4]. 3.[egipt.0o.Kabe] (evitinde) Egiptujo: li estis fama en la tuta Egipto [5]; kion vi aŭdis en Malsupra Egipto? [6] Rim.: Zamenhof klarigis, de la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon „Egipto“ ne por la lando, sed por la popolo: la landon mi nomadis „Egiptujo“ [7]. 1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 20a2. Garbhan MacAoidh: La ajmara, Monato, 2002/02, p. 26-283. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 2a6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291 angle: 1. Egyptian 2. Egyptian beloruse: 1. эгіпцянін 2. эгіпцянін ĉine: 1. 埃及人 [āijírén] france: 1. Égyptien (subst.) 2. Égyptien (subst.) germane: 1. Ägypter 2. Ägypter, ägyptischer Staatsbürger hispane: 1. egipcio 2. egipcio hungare: 1. egyiptomi 2. egyiptomi japane: エジプト人 [エジプトじん] katalune: egipci, egipcià (subst.) nederlande: 1. Egyptenaar 2. Egyptenaar norvege: 1. egypter 2. egypter perse: 1. مصری 2. مصری pole: 1. Egipcjanin ~ino: Egipcjanka. 2. Egipcjanin portugale: 1. egípcio ruse: 1. египтянин ~ino: египтянка. 2. египтянин ukraine: єгиптянин 10egipta serĉi 'egipta' [egipt.0a] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Rilata al la egiptoj kaj ties kulturo: la melodiojn, verkitajn de la plej bonaj egiptaj komponistoj, fajfas la infanoj en la stratoj [8]; mi devas tie esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco Marta . 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Egiptuja, rilata al la Egiptujo: egipta ĉefurbo Kairo [9]. 8. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 159. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15 angle: Egyptian beloruse: эгіпэцкі ĉeĥe: egyptský ĉine: 埃及語 [āijíyǔ] france: égyptien (adj.) germane: ägyptisch hebree: מצרי hispane: egipcio hungare: egyiptomi katalune: egipci (adj.) nederlande: Egyptisch norvege: egyptisk perse: مصری pole: egipski rumane: egiptean ruse: египетский slovake: egyptský ukraine: єгипетський 10Egiptujo ZR serĉi 'Egiptujo' [egipt.E0ujo] [egipt.E0ujo.GEO] Lando en la nordorienta Afriko, kun ĉefurbo Kairo, ĉirkaŭanta la malsupran parton de Nilo, kie iam estiĝis la civilizo de la egiptoj1 kaj kiu nun estas araba ŝtato, teritorio de Araba Respubliko Egiptujo: la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon [10]; ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo [11]; Mi vin sendos en Egiptujon [12]; li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon [13]. (EG) 10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo11. La Nova Testamento, Hebreoj 3:1612. La Nova Testamento, La agoj 7:3413. La Nova Testamento, Mateo 2:14 angle: Egypt arabe: مصر beloruse: Эгіпэт bulgare: Египет ĉine: 埃及 [āijí] france: Égypte, République arabe d'Égypte germane: Ägypten hebree: מצריים hispane: Egipto hungare: Egyiptom indonezie: Mesir katalune: Egipte, República Àrab d'Egipte nederlande: Egypte norvege: Egypt perse: مصر pole: Egipt, Arabska Republika Egiptu portugale: Egito rumane: Egipt ruse: Египет turke: Mısır egiptujanoserĉi 'egiptujano' [egipt.0ujano] Loĝanto de Egiptujo: la modernaj egiptujanoj estas, plejparte, araboj kaj koptoj; komparo [...] inter civilizita antikva egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano [14]; Omar kaj Ijob esprimis koran dankon kaj ŝaton, kaj la egiptujanoj aprobis ilin per ĝentila riverenco [15]; 14. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5a angle: Egyptian beloruse: эгіпцянін ĉine: 埃及人 [āijírén] france: Égyptien (subst.) germane: Ägypter hebree: מִצרִי hispane: egipcio hungare: egyiptomi (lakos) katalune: egipci (subst.) nederlande: Egyptenaar norvege: egypter perse: مصری pole: Egipcjanin ruse: египтянин administraj notoj