editor/o PIV1 editoroserĉi 'editoro' [editor.0o] [editor.0o.TIP] (neologismo) Preparanto de eldonotaj tekstoj, kiu korektas, glosas, enkondukas: la 25an de aprilo 2005 mortis la japana zamenhofologo Ito Kanzi, la editoro de Plena Verkaro de Zamenhof [1]; Ito Kanzi estas pli eldonanto ol editoro, eĉ se ĉiel admirinda pro la giganta laboro [2]; la editoroj resumis siajn ŝanĝojn en la Postparolo [3]. redaktoroeldonistoRim.: En la latina „editor“ signifas „eldonanto“. La vorton „editoro“ Waringhien enkondukis kaj motivis en la eseo „Editoraj demandoj“, vd „Lingvo kaj Vivo“ (1959), por apartigi la redaktajn laborojn de la komercaj agoj de eldonanto. Kial li ne konsideris apliki la fundamentan vorton „redaktoro“ en tiu ĉi kunteksto, restas neklare. 1. R. Haupenthal: Mortis Ito Kanzi, Nun, 2005-04-282. La Ondo de Esperanto, 2001, №63. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62) beloruse: карэктар ĉeĥe: editor, vydavatel ĉine: 編輯器 [biānjíqì], 出版单位 [chūbǎndānwèi] france: éditeur (critique de texte) germane: Herausgeber hebree: מוציא לאור hispane: editor pole: korektor portugale: editor (crítico de texto) slovake: editor, vydavateľ ukraine: видавець, відповідальний редактор видання editoriserĉi 'editori' [editor.0i] (tr) [editor.0i.TIP] Prepari por eldono, kritike ekzamenante, korektante, komentante: La nova Ĉinio eldonis plenan kolekton de la verkoj de Lusin […] kaj klasikaĵojn kiujn li editoris kaj korektis [4]; volumo spontane kaj senpartie kaj eminente iniciatita, startigita, redaktorita, editorita, asiste verkita, korektita, repolurita […] eĉ bindita de neniu alia ol mia tiptologia edzino mem! MMa . redaktieldoni, revizii2 4. Ĉina Radio Internacia: Lusin, 2003-12-09 beloruse: карэктаваць, рабіць карэктуру, правіць (тэкст) france: éditer (critique de texte) germane: edieren hispane: editar pole: korygować, poddawać korekcie ukraine: видавати, бути відповідальним редактором видання administraj notoj