10Dublin/o PIV1 Dublinoserĉi 'Dublino' [dublin.0o] [dublin.0o.GEOG] Ĉefurbo de Irlando (53º 30'N - 6º 15'W): kiam mi estis en Dublino, mi trinkis nur kafon [1]; tribunaloj en Dublino jam de kelkaj monatoj esploras tiujn skandalojn: […] korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto fare de individuoj kaj korporacioj [2]; oni konstatas restaĵojn de apenaŭ memorata epoko, kiun maljunaj dublinanoj nostalgie nomas „Dublino de la raraj antikvaj tempoj” [3]; en Dublino, la ĉefurbo de la Irlanda Respubliko, ekzistas la plej alta monumento en la mondo – almenaŭ tiel oni pretendas, kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita „The Spike” altas 120 metrojn [4]; en julio 2004 kunveno en Dublino unuanime aprobis proponon, ke la irlanda registaro petu agnoskon pri la irlanda (gaela) lingvo kiel aldona laborlingvo de Eŭropa Unio [5]. 1. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro2. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 83. Monato, Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo4. Monato, Garbhan MacAoidh: Pinte!5. Monato, Garbhan MacAoidh: Ĉu ankaŭ la gaela? beloruse: Дублін bulgare: Дъблин ĉeĥe: Dublin ĉine: 都柏林 [dūbólín] france: Dublin germane: Dublin hispane: Dublín japane: ダブリン pole: Dublin slovake: Dublin ukraine: Дублін administraj notoj