1doz/o PV dozoserĉi 'dozo' [doz.0o] 1.[doz.0o.MED] Difinita kvanto de medikamento: mi rapidis hejmen kaj prenis grandan dozon da ĥinino [1]; en la malantaŭa angulo vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo por vi [2]; laŭ d-ro Kagan, kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia [3]. 2.[doz.0o.FIG] (figure) Difinita kvanto de io: ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio [4]; supraĵa konado de la arto […] posedas kelkan valoran signifon en salonoj, [se] spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco Marta ; ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis Marta ; li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze [5]; ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli [tion mem] [6]. 1. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 7. La nesolvebla problemo.3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 145. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V angle: dose 2. portion, quantity beloruse: доза bulgare: доза ĉeĥe: dosis, doze, dávka ĉine: 剂量 [jìliàng], 加入量 [jiārùliàng] france: dose germane: Dosis hispane: dosis itale: dose japane: 服用量 [ふくようりょう], 適量 [てきりょう], 線量 [せんりょう] pole: doza, dawka portugale: dose ruse: доза, порция slovake: dávka ukraine: доза, кількість, міра, порція doziserĉi 'dozi' [doz.0i] (tr) [doz.0i.MED] Mezuri kaj prepari la ĝustan kvanton de iu medikamento: kutiminte dozi la kaĉon, ili ĉie vidas kaĉerojn [7]; prudente dozi antibiotikojn [8]; (figure) ni riskas ne uzi tiun avantaĝon, se ni tro forte dozas la materialon kaj „bebumas“ la lernantojn [9]; (figure) necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj [10]. almezuri, gradigi, porciumi 7. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III8. Monato, Espero, 20039. Monato, Stefan MacGill: Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?, 201310. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100) angle: dose, measure out beloruse: дазаваць ĉeĥe: dozovat, dávkovat, odměřit dávku ĉine: 給藥 [gěiyào], 简便定量 [jiǎnbiàndìngliàng] france: doser germane: dosieren hebree: למנן hispane: dosificar itale: dosare japane: 分量を定める [ぶんりょうをさだめる], 調合する [ちょうごうする] pole: dozować, dawkować ruse: дозировать slovake: dávkovať ukraine: дозувати trodozo, superdozoserĉi 'trodozo' serĉi 'superdozo' [doz.tro0o] [doz.tro0o.MED] Tro granda dozo, eventuale danĝera: la kuracisto mortigis sin per superdozo da dormigilo [11]; en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da dormigiloj [12]; (figure) la artistoj ja estis tre, tre bonaj, sed ĉiuj programeroj estis en si mem plenaj koncertoj, do, estis superdozo, kaj homoj tediĝis [13]. 11. Monato, Walter Klag: Morta malaperinta medicinisto, 201312. Vikipedio, Marilyn Monroe, 2009-12-0413. Judith: lumo, 2009-09-23 angle: overdose beloruse: перадазаваньне, перадазіроўка ĉine: 服药过量 [fúyàoguòliàng] france: overdose, surdosage germane: Überdosis hispane: sobredosis itale: overdose, sovradosaggio japane: 飲み過ぎ [のみすぎ], 過剰服用 [かじょうふくよう], 過量 [かりょう] ukraine: зверхдоза, надмірна/завелика доза administraj notoj