*dors/o UV *dorso serĉi 'dorso' [dors.0o] 1.[dors.0o.ANA] Malantaŭa parto de la homa korpo, de ŝultroj ĝis pelvo: sekreta mortigado de post la dorso [1]; viajn malamikojn mi turnos al vi dorse [2]; li demetis de la dorso (post porti ĝin surdorse) la tablon, starigis ĝin antaŭ sin kaj diris: Kovru vin! [3]; bastonoj, kiuj falis sur mian dorson (batante) [4]; vojkamarado rompis siajn tri vergojn sur la dorso de ambaŭ [5]; (figure) malsati tiel, ke lia ventro enfalis ĝis la dorso [6]; (figure) la eksa ĉefministrino […] turnis la dorson (montris sian senintereson, malŝaton) al la politika mondo kaj akceptis postenon ĉe la brita universitato Oksfordo [7]; (figure) Snitchey lin trompas post la dorso (perfide, kaŝe) [8]. draŝi 2.[dors.0o.ZOO] Supera parto de la korpo de bestoj, de kapo ĝis postaĵo: la kato ĝibigis la dorson; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn [9]; la skarabo [...] falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj [10]; la bastono, levita super la dorso de l' bruto aŭ sklavo [11]; Elinjo-fingreto […] sidiĝis sur la dorso de la birdo [12]; ĉerpante akvon [ŝi] ekvidos la tuberoplenan dorson de l' krokodilo [13]; (figure) la vespero alvenis sur la dorso de facila, malvarma vento [14]; ŝi ĵus rajdis trans senarbarejon, kiam la terurulo […] levis ŝin de la dorso de la virinĉevalo kaj tiris ŝin kun si [15]. 3.[dors.0o.malantauxa] (figure) Malantaŭa parto de objekto, kontraste al fronto: dorso de klingo, de libro, de mano, de folio; metu gluon […] sur la dorson de la afiŝo [16]! la dorso de la altaro [17]; antaŭ ĉiu benko altiĝas la dorso de alia benko [18]; mi […] ekfumis, rektiĝante kaj min apogante al la seĝdorso [19]; kontroli ĉu [la kablo] estas bone konektita al la dorso de via komputilo [20]; li tuŝis la ringon kaj turnis la ŝtonon ĝis la dorso de la mano [21]. reverso 4.[dors.0o.kurba] (figure) Supera kurba parto de kuŝanta objekto: la potenca dorso de la Andoj [22]; lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la ŝtonega dorso de la monteto [23]; mi kuŝis sur la dorso de la ondoj kaj naĝis FdO ; la barko de Duponto, sublevita sur dorso de grandega ondego, […] laŭ litere min kolektis pasante [24]. 1. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:273. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII7. Monato, Julius Hauser: Registaro unukolora, 20128. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:610. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII14. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.15. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko16. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas la Afero.17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 43:1318. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto19. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]20. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)21. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du22. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV24. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa angle: back beloruse: 1. сьпіна, плечы 2. сьпіна 3. тыл, тыльная частка 4. хрыбет (напр. горны) bulgare: гръб ĉeĥe: rub (mince| medaile) ĉine: 脊背 [jǐbèi], 腰板 [yāobǎn] france: dos 3. face (côté face) germane: Rücken post la ~o: hinterrücks. hebree: גב hispane: dorso 1. espalda hungare: hát indonezie: punggung itale: 1. dorso, schiena turnis la dorson: voltare le spalle. post la ~o: alle spalle. 2. dorso, schienale (di bestia macellata) 3. dorso, retro, costa (il retro) 4. dorso, cresta (di monte od onda) japane: 背 [そびら], 背中 [せなか], 背部 [はいぶ], 裏 [り], 後ろ [うしろ] nederlande: rug pole: 1. plecy 2. grzbiet 3. plecy 4. grzbiet portugale: costas, dorso rumane: 2. spate ruse: 1. спина 2. спина 3. тыльная сторона, оборотная сторона slovake: chrbát tibete: སྒལ་པ་ ukraine: спина, хребет dorsaldorseserĉi 'dorsaldorse' [dors.0al0e] [dors.0al0e.KOMUNE] Duope, kun dorso turnita al la alia kaj rigardante en malaj direktoj: ŝia patro diris nenion, kaj ili sidis dors-al-dorse sur la malseka ŝtono [25]. frontalfronte 25. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007 beloruse: сьпіна да сьпіны ĉeĥe: vzadu france: dos à dos (adv.) indonezie: saling membelakangi, saling memunggungi, berpunggungan, punggung-memunggung slovake: vzadu dorsen, dorsdirekteserĉi 'dorsen' serĉi 'dorsdirekte' [dors.0en] [dors.0en.KOMUNE] Returnen: la anasoj iris dorsen kaj puŝis unu la alian [26]; la ministo apogis sin dorsen [27]; li ŝanceliĝis dorsen kaj falis [28]; Bastjano kuŝigis sin dorsen kaj fermis la okuloj [29]; rigardi kun dorsen klinitaj kapoj supren en la noktoĉielon [30]. 26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo27. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj28. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj29. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo30. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo beloruse: назад ĉeĥe: dozadu ĉine: 向后方 [xiànghòufāng], 朝后 [cháohòu], 向后面 [xiànghòumiàn], 向后 [xiànghòu], 逆向 [nìxiàng] france: en arrière germane: rückwärts, nach hinten, rücklings hebree: אחורה hungare: hátrafelé indonezie: mundur, ke belakang itale: indietro japane: 後ろへ [うしろへ] nederlande: achteruit pole: wstecz, do tyłu ruse: назад slovake: dozadu, naspäť ukraine: (повернувшись) спиною, задкуючи dorse al serĉi 'dorse al' [dors.0e_al] Dorsen: li turniĝis dorse al la kasejoj kaj al la proksimiĝanta virino, kaj ekmarŝis [31]. 31. Konstanten Krysakov: KOTA AKVO , Monato, 2000/03, p. 28 beloruse: сьпіной да indonezie: mundur, ke belakang dorse deserĉi 'dorse de' [dors.0e_de] (prepoziciaĵo) [dors.0e_de.KOMUNE] Malantaŭ, en la dorsa direkto de: dorse de ili ondiĝis servista rumoro [32]. 32. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 88a, volumo 3a, p. 122a beloruse: за плячыма, за, ззаду, з тылу france: dans le dos de, derrière hungare: háta mögött indonezie: di belakang itale: dietro nederlande: aan de achterzijde van pole: za plecami, z tyłu ruse: сзади, позади, за спиной administraj notoj