dioksid/o PIV3 dioksidoserĉi 'dioksido' [dioksid.0o] [dioksid.0o.KEM] Duoksido: komence la tera atmosfero konsistis precipe el karbona dioksido, kaj natura selektado okazis en senoksigenaj kondiĉoj [1]; aŭtoj emisias grandegan parton de karbondioksido, kiu kulpas […] pri la tutmonda varmiĝo [2]; titana dioksido […], TiO2 […] estas uzata en multaj terenoj tiel en farbaĵoj, sunlaktoj kaj kiel nutraĵ-farbaĵo (E171) [3]. 1. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo2. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj3. Vikipedio, Titana dioksido angle: dioxid beloruse: дыяксыд germane: Dioxid karbondioksido, karbona dioksido, karbona duoksido serĉi 'karbondioksido' serĉi 'karbona dioksido' [dioksid.karbon0o] (CO2) Duoksido de karbono, ĉe normala temperaturo gaso, i.a. enhavata en la atmosfero: la homaro eligas tro multe da karbondioksido en la atmosferon, bruligante precipe fosiliajn krudmaterialojn [4]; ellasoj de karbona dioksido en tutmonda skalo verŝajne iom malpliiĝis en 2008 kiel rezulto de la tutmonda financa krizo [5]; aŭtoj emisias grandegan parton de karbondioksido [6]; je maksimume 11,5 gradoj celsiaj la averaĝa temperaturo tutmondskale povos kreski ĝis la fino de tiu ĉi jarcento, se la karbondioksido-procentaĵo en la atmosfero plu senlime kreskos dum la venonta tempo [7]; gasakvo kun pliigita koncentriteco de agresiva karbona duoksido [8]. karbonacido, forceja efiko 4. Monato, Werner Fuß: Nekontentiga progreso en klimatopolitiko, 20115. Monato, Evgeni Georgiev: Nekontentiga bilanco, 20106. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj, 20087. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 20058. Jan Werner: Terminaro de betono kaj betonistaj laboroj, Konstru-Forumo 2016, 30.3. angle: carbon dioxid beloruse: дыяксыд вугляроду, двухвокіс вугляроду, вуглякіслы газ ĉine: 二氧化碳 [èryǎnghuàtàn], 碳酸气 [tànsuānqì] france: dioxyde de carbone germane: Kohlenstoffdioxid japane: 二酸化炭素 [にさんかたんそ] ukraine: двоокис вуглецю, вуглекислий газ administraj notoj