
-
Malsimpla vokalo
konsistanta el du partoj, unu silaba (la kerno de
diftongo)
kaj unu nesilaba;
ĝia artikulacio komenciĝas en la pozicio de unu simpla
vokalo, kaj finiĝas en la pozicio de alia simpla
vokalo; ekz-e aŭ en Esperanto:
kreska diftongo
(kies kerno sekvas la nesilaban parton, kiel en la
franca nuit);
malkreska diftongo
(kies kerno antaŭas la nesilaban parton, kiel en
aŭ).
dierezo
Rim.:
Ekzistas almenaŭ unu lingvo en kiu la du elementoj de diftongo
povas esti egalvaloraj. Tian diftongon oni iam nomas propra,
aŭ vera diftongo.
[Sergio Pokrovskij]