2diant/o JED diantoserĉi 'dianto' [diant.0o] Genro el familio kariofilacoj (Dianthus), kies pluraj kulturataj specioj havas belajn florojn kaj fortan iom pipran bonodoron: belega ruĝa dianto [1]; en unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido [2]; la portugala popolo finis la faŝisman reĝimon la 25an de aprilo 1974 per sensanga revolucio, portugaloj nomas ĝin la „Dianta Revolucio”, ĉar la popolo enmetis diantojn en la pafilojn de la soldatoj [3]. kariofila dianto (Dianthus caryophyllus), Heidelberg (Baden-Wirtembergo, Germanujo) CC BY-SA 3.0 [4] plumdiantoj (Dianthus plumarius) Public domain [5] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo3. Monato, João José Santos: Diantoj ... kaj dornoj4. 4028mdk09, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Landnelke_%22Mondrian%22.JPG5. Msepp, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Moedlinger_federnelke_05_003.jpg angle: carnation, pink beloruse: гвазьдзік ĉeĥe: hvozdík, karafiát ĉine: 石竹 [shízhú], 蘧 [qú] france: œillet (plante) germane: Nelke hebree: צִפּוֹרֶן hispane: clavel hungare: szegfű plum~oj: tollas szegfű, német szegfű. indonezie: anyelir japane: ナデシコ, カーネーション, セキチク katalune: clavell, clavellet, clavellina plum~oj: clavellet de Sant Isidre. latinece: plum~oj: Dianthus plumarius. Dianthus nederlande: anjelier, anjer pole: goździk portugale: cravo ruse: гвоздика slovake: klinček ukraine: гвоздика administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.