2diafan/a JED diafanaserĉi 'diafana' [diafan.0a] [diafan.0a.FOT] Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla: paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj [1]; belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj [2]; meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro [3]; ruĝa diafana inko Metrop ; diafana kvarco Kandid ; diafana muslino [4]; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn [5]; tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj Marta ; tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn QuV . klara, lakteca2 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III angle: diaphanous, translucent, semi-transparent beloruse: празрысты ĉeĥe: průsvitný (ne průhledný) ĉine: 透光 [tòuguāng], 半透明的 [bàntòumíngde] france: diaphane, translucide germane: durchscheinend, milchig, halbtransparent hebree: שָׁקוּף hispane: translúcido hungare: áttetsző japane: 半透明の [はんとうめいの] katalune: translúcid nederlande: doorschijnend pole: prześwitujący, przeświecający, półprzeźroczysty portugale: diáfano, transparente, vaporoso ruse: прозрачный, просвечивающий slovake: priesvitný ukraine: прозорий maldiafanaserĉi 'maldiafana' [diafan.mal0a] [diafan.mal0a.FOT] Ne aŭ tre malmulte tralasanta lumon: sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj Metrop ; la maldiafana, ekstera kovraĵo rompiĝas pro la ekfrapo, malkovrante vitran cilindron [6]; (figure) la procezo de politika decido fariĝis samtempe pli maldiafana kaj pli fragmentita MD14 . malklara, obskura 6. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938 beloruse: непразрысты ĉeĥe: neprůsvitný ĉine: 捉摸不定 [zhuōmóbùdìng], 混浊 [húnzhuó], 瓀 [ruǎn] france: opaque germane: undurchsichtig, trüb, opak japane: 不透明な [ふとうめいな] nederlande: ondoorschijnend, opaak slovake: nepriesvitný ukraine: непрозорий, каламутний, мутний administraj notoj