depresi/o depresioserĉi 'depresio' [depresi.0o] 1.[depresi.0o.EKON] SPV Malprospero ekonomia de tuta branĉo, merkato, lando...: longtempa depresio de la filma merkato multe hezitigis la investantojn [1]; brazilaj amasinformiloj plene maskis la realon, kun inflacio revenanta, duobliĝo de senlaboreco en kvar jaroj, perdo de aĉetpovo en depresio [2]. 2.[depresi.0o.PSI] PIV1 Deprimo: li skribis al Arturo el Romo pri tio trankvile kaj senafekte, evidente lia depresio forpasis [3]; ĉe malsanuloj aperis kapturniĝo, depresio, malboniĝo de memorkapablo, ŝanceliĝema irmaniero [4]; fakte, li tiom suferis de depresio, ke post unu tago li provis pendumi sin en la karcero [5]; estas malfacile por kuracisto distingi mildajn kazojn de depresio de la tiel nomata „ordinara malĝojo”, kiun multaj homoj spertas [6]. 1. -: Ĉu vere venas printempo por la ĉina filmo?, [vidita en 2006-11]2. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 20033. E. L. Vojniĉ, trad. V. Okc: Ojstro, parto 1a, ĉapitro 4a, 2005-104. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 20065. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 20096. Monato, Paulo Sergio Viana: Lingva emo kaj deprimo, 2014 angle: depression 1. depression beloruse: 1. дэпрэсія, заняпад (у эканоміцы) 2. дэпрэсія bulgare: 1. депресия 2. депресия ĉeĥe: deprese, skleslost, sklíčenost ĉine: 1. 經濟週期的低點 [jīngjìzhōuqīdedīdiǎn], 萧条 [xiāotiáo] 2. 忧郁症 [yōuyùzhèng], 精神萎靡 [jīngshénwēimí], 抑郁 [yìyù] france: 1. dépression (écon.) germane: Depression 1. Konjunkturtief hebree: מיתון itale: 1. depressione (econ.) japane: 不況 [ふきょう], 不景気 [ふけいき] katalune: depressió nederlande: depressie 1. depressie pole: 1. kryzys 2. depresja, przygnębienie portugale: depressão 1. depressão slovake: depresia, skľúčenosť ukraine: депресія, заглибина, впадина, низовина, котловина administraj notoj