2demokrat/o demokratoserĉi 'demokrato' [demokr.0o] Politikisto aŭ ajna persono, favora al la ideoj de demokratio: demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj raportis en gazeto „La Esperantisto“ kun fidela zorgo VivZam ; kiel demokrato mi plu abonos Monaton, ankaŭ se aperus eĉ pluraj kontribuaĵoj kontraŭ miaj opinioj [1]; plejparte germanoj estas demokratoj honestaj, ĉu konservativaj, ĉu progresemaj [2]; okulfrapaj estis la detruaj perdoj de la britaj, polaj, ĉeĥaj kaj germanaj socialdemokratoj, sed ankaŭ de la francaj kaj italaj centra-dekstraj partioj [3]; la usona sistemo estas la plej bona ekzemplo en alternado de povo, en regoludo, inter la tielnomataj demokratoj kaj respublikanoj [4]; en Japanio, cetere, la multjare regantaj liberaldemokratoj perdis kaj suferas splitiĝon [5]; kristandemokratoj (CDU), kiujn elektintoj unu jaron antaŭe sidigis sur opoziciaj seĝoj, havis tiom da simpatiantoj, ke la partio de la patriarko Helmut Kohl senprobleme povus reveni al regado, se okazus elektoj [6]. 1. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton2. Monato, Jomo Ipfelkofer: 60 jarojn poste3. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo4. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 55. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 56. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9 angle: democrat beloruse: дэмакрат ĉeĥe: demokrat ĉine: 民主主义者 [mínzhǔzhǔyìzhě], 民主党人 [mínzhǔdǎngrén] france: démocrate germane: Demokrat hebree: דֵמוֹקרָט hispane: demócrata hungare: demokrata japane: 民主主義者 [みんしゅしゅぎしゃ], 民主党員 [みんしゅとういん] pole: demokrata portugale: democrata ruse: демократ slovake: demokrat svede: demokrat ukraine: демократ administraj notoj