delic/o PVEF delicoserĉi 'delico' [delic.0o] (malofte) Malofta, delikata sensa plezuro, kiun oni intense ĝuas: kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn [1]; plorsingulti pro delico de spontanea, senbrida amorado, kiam ĉiuj sensoj koncentriĝas al tiu unusola kapturniga travivaĵo [2]; gustumante ekzemple pladon da lokaj torteloj, kvadrataj, farĉitaj per selakto, kaj spinacoj, kondimentitaj per tomata saŭco, kulminigu tiun delicon per botelo da itala vino [3]. ĝuado, volupto 1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a, p. 262a2. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita3. Monato, Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magio, 2012 beloruse: асалода, уцеха ĉeĥe: libost, rozkoš, slast ĉine: 色胆 [sèdǎn], 乐趣 [lèqù] france: délice germane: Wonne, Wollust, Genuss, Sinneslust, sinnliches Vergnügen hispane: delicia katalune: delícia pole: delicja, przyjemność portugale: delícia ruse: наслаждение, отрада slovake: rozkoš ukraine: маловжив. насолода, утіха delicaserĉi 'delica' [delic.0a] (malofte) 1.[delic.0a.kauxzanta] Ĝuinda, kaŭzanta grandan plezuron: bone, ke oni ĝuu la lunon sur la monto, tamen multe pli delice ĉe akvo [4]; enpenetrante mi sentas infanecan ĝojon – delica varmo ĉirkaŭas – […] kaj subita voluptego konvulsia akre trairas mian korpon [5]; la delicemo elvokas volupton, kaj la volupto ĉiam estas kruela [6]; vi estas delica malgranda vivanta miraklo, nu, reiru do en la vastan maron [7]. plezuriga 2.[delic.0a.esprimanta] Esprimanta ĝuon, plezuron: la jubilo kaj delicaj krioj de la Kooperativestro fendis la transfenestran vespersilenton [8]. 4. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 76a, p. 600a5. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita6. La Ondo de Esperanto, 2001, №107. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 188. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 4 beloruse: прыемны ĉeĥe: lahodný ĉine: 惬 [qiè] france: délicieux, exquis germane: wohlig, wonnig, sinnlich, deliziös hispane: delicioso katalune: deliciós pole: przyjemny ruse: дивный, прелестный, превосходный, восхитительный slovake: rozkošný administraj notoj