1dekret/o JED dekretoserĉi 'dekreto' [dekret.0o] Oficiala ordono de rajtigita aŭtoritato (kontraste al leĝo): eldoni dekreton; en ĉiu urbo […] kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco [1]; la katolikaj pastroj akiris Papan dekreton, kiu malpermesis al la hebreoj loĝi en tia proksimeco de la ĉefa preĝejo RBa ; li sentis sin kvazaŭ en kaĝo de leĝoj kaj dekretoj HsT ; la „iniciatinto“ de Esperanto […] fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj VivZam ; en la baltaj respublikoj de USSR Estonio, Litovio, Latvio estis publikigitaj dekretoj pri la enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn sub difinitaj kondiĉoj EeP ; (figure) virina peto estas dekreto KrM ; la dekreto estis akceptata per kakofonia hurlado de protestoj VaK . buleo, edikto, ukazo 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:17 angle: decree, edict, order beloruse: дэкрэт ĉeĥe: dekret, nařízení, právní nařízení, vyhláška, vynos, výměr ĉine: 法令 [fǎlìng] france: décret germane: Erlass, Verordnung, Verfügung, Dekret [arkaika] hebree: צו hispane: decreto hungare: kormányrendelet, dekrétum japane: 命令 [めいれい], 政令 [せいれい], 勅令 [ちょくれい] katalune: decret, ordre, edicte perse: حکم، امریه pole: dekret portugale: decreto ruse: декрет, указ slovake: listina, nariadenie ukraine: декрет dekretiserĉi 'dekreti' [dekret.0i] (tr) Ordoni per dekreto: tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo [2]; kvar monatojn poste, Himmler dekretis la dissolviĝon de la Esperanto-Movado en Germanio EeP ; duko Vilhelmo la 4a […] dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon [3]; sinjoro petas, kvazaŭ dekretas PrV . 2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:123. Monato, Marc Vanden Bempt: Simpatia vulgariga fakliteraturo, 2008 angle: decree beloruse: дэкрэтаваць, наказваць дэкрэтам ĉeĥe: přidělit, ustanovit, vydat dekret, vydat úřední rozhodnutí, vyměřit ĉine: 頒行 [bānxíng] france: décréter germane: erlassen, verordnen, verfügen, dekretieren [arkaika] hebree: לצוות hispane: decretar hungare: elrendel japane: 発令する [はつれいする], 布告する [ふこくする] katalune: decretar, preceptuar, ordenar perse: حکم صادر کردن، امریه صادر کردن pole: dekretować ruse: декретировать slovake: vydať dekrét ukraine: видавати декрет, установлювати декретом, декретувати administraj notoj