2debat/o debatoserĉi 'debato' [debat.0o] Diskuto laŭ ordigita maniero en oficiala kunveno (kongreso, parlamento ktp): mi jam skribis leteron al […] nia parlamenta reprezentanto, por havigi bileton por aŭskulti debaton en la ‚Domo‘ [1]; vi jam estas mortkondamnita, sen procesa debato, kaj […] oni pafmortigos vin [2]; [la] neeviteblaj diskutoj kun la astrologoj estos tiel senutilaj, kiel la debatoj estis kun la Egipta pastraro [3]; la lasta kunveno estas dediĉita al ĝenerala debato pri la temaro [4]; la ĉefo de la usona delegacio rimarkigis tuj en la komenco, ke la debatoj en la plenaj kunsidoj devus esti kondukataj en la angla kun posta traduko en la francan [5]; post 10-jara debato estis decidite konstrui 1275 metrojn longan ponton inter la nordokcidenta bulgara urbo Vidin kaj la transrivera rumana Calafat [6]. disputoparlamento, proceso1 1. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 92. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 153. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto6. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11 angle: debate beloruse: дэбаты ĉeĥe: debata, rozprava ĉine: 辩论 [biànlùn] france: débat germane: Debatte, Erörterung, Aussprache hebree: דיון, ויכוח hispane: debate hungare: vita, megvitatás, megtárgyalás japane: 討論 [とうろん], 討議 [とうぎ], 論議 [ろんぎ], ディベート [でぃべーと] katalune: debat nederlande: debat perse: بحث pole: debata, obrady {pl.} portugale: debate, discussão ruse: дебаты, прения slovake: debata, rozprava svede: debatt tibete: རྩོད་པ་ debatiserĉi 'debati' [debat.0i] (tr) Oficiale diskuti: en la 29-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO oni debatis pri la temo „Junularo kaj la hommedio“ [7]; elstaraj literaturistoj pridebatis la temon: „esti homa – kion oni volas diri per tio?“ [8]; ĉu nia parlamento iam debatis la militon? ne [9]; la parlamento debatis ĝis la dua matene, ĝis estis atingita vortumado pri la ŝlosila ĉapitro pri financoj [10]; la bezono de monaj rimedoj por la ŝtato spronas politikistojn tion debati [11]. disputi, polemiki, vortobatali de·bat·i (batfaligi)7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto8. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 20039. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, 200310. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, 200611. Monato, Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, 2005 angle: debate beloruse: дэбатаваць ĉeĥe: debatovat, diskutovat ĉine: 論辯 [lùnbiàn], 分争 [fēnzhēng], 辩说 [biànshuō] france: débattre germane: debattieren, erörtern hebree: להתווכח hispane: debatir hungare: megvitat, megtárgyal japane: たたき落とす [たたきおとす] katalune: debatre nederlande: debatteren perse: بحث کردن pole: debatować, prowadzić obrady, radzić (nad czymś) portugale: debater, discutir ruse: дебатировать, обсуждать, вести прения slovake: debatovať svede: debattera administraj notoj