- 1.
- [datum.0o.SCI]
Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto,
administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto,
statistikaĵo ktp):
observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo,
datumoj pri tiu persono mankas;
akiri, kolekti datumojn.
oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo
ekestis
[1].
- 2.
- [datum.0o.KOMP]
Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas
esprimita; precipe informo komputile traktebla:
la signoĉenoj "33", "XXXII",
"tridek tri" estas diversaj
datumoj esprimantaj unu saman informon;
datumoj ― de nefakula vidpunkto ― povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj,
sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj
[2];
la poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo,
kiel ĝi alvenas de la mikrofono
[3];
asociaj tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indico (aŭ ŝlosilo)
por trovi la alian
[4].
donitaĵo
informo
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri informo/-ero, donitaĵo.
Rim. 1:
Ofte la vortoj „informo“ kaj „datumo“ estas
interŝanĝeblaj: la
celo de komunikado estas transdoni informon, sed reale oni povas
fari tion prezentante la informon materie per datumo. Do,
ricevi informon kaj
ricevi datumon povas
esti samsignifaj. Tamen iam la diferenco ja gravas, ekz. kiam
oni esploras diversajn prezentomanierojn, aŭ se datumo
estas seninforma.
Rim. 2:
Multaj esperantistoj, influate de sia nacilingvo (kaj etimologio
de „datumo“) uzas la vorton „donitaĵo“ en la
ĝenerala senco de „datumo“. Tio estas iom ĝena se temas pri datumo
akirota, kiu
estos rezulto de komputado aŭ parto de plano. Por eviti
la
komikan efekton en tiaj situacioj iuj uzas vortojn „ciferoj“,
„indikoj“ (
planitaj ciferoj, projektaj indikoj) ktp,
kie fakte pli konvenas „datumo“.
Rim. 3:
Multaj uzas nur la multenombran formon „datumoj“, kvankam
ĉe aliaj
aŭtoroj ne maloftas ankaŭ la ununombra uzado.
Rim. 4:
Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la
formon „dateno“,
supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo
„datumi“ (proksimume „datiĝi, deveni de koncerna tempo,
komenciĝi iam“).
La formo „dateno“ restas malpli vaste uzata (kaj geografie
kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis
tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por „dateno“
kaj 74% por „datumo“).
La formo „datao“ estas
ankoraŭ pli malofta.
dat/um/o