*cirkel/o UV *cirkelo serĉi 'cirkelo' [cirkel.0o] Ilo kun du moveblaj, ĉarnire kunigitaj brakoj, uzata por desegni rondojn, aŭ mezuri liniojn: alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo [1]; antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon [2]; Carl Friedrich Gauss […] montris ke regula plurlatero povas esti konstruita pere de rektilo kaj cirkelo se kaj nur se la nombro de lateroj estas la produto de diferencaj Fermat-primoj kaj potenco de 2 [3]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 44:132. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV3. Vikipedio, Carl Friedrich Gauss angle: (pair of) compasses beloruse: цыркуль bretone: kelc'hier ĉeĥe: kružidlo, kružítko ĉine: 圆规 [yuánguī] france: compas (pour dessiner) germane: Zirkel hispane: compás hungare: körző itale: compasso katalune: compàs nederlande: passer pole: cyrkiel portugale: compasso rumane: compas ruse: циркуль slovake: kružidlo svede: passare Cirkelo [4] (Cir) serĉi 'Cirkelo' [cirkel.C0o] Sud-hemisfera stelfiguro (Circinus): NGC 5288 estas malfermita stelamaso en konstelacio Cirkelo [5]. 4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 20055. Vikipedio, NGC 5288 angle: Circinus beloruse: Цыркуль (сузор’е) ĉeĥe: kružidlo, kružítko france: Compas (constellation) germane: Zirkel hebree: מחוגה hispane: Circinus itale: Compasso japane: コンパス katalune: el Compàs latinece: Circinus nederlande: Passer (sterrenbeeld) pole: Cyrkiel (gwiazdozbiór) rumane: Compasul (constelație) slovake: kružidlo svede: Cirkelpassaren ukraine: циркуль administraj notoj