*cindr/o UV *cindro serĉi 'cindro' [cindr.0o] 1.[cindr.0o.KOMUNE] Grizkolora brulrestaĵo: cindroj de ligno, karbo, papero, herboj; prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno [1]; purigu la altaron de la cindro [2]; ĉio hele ekflamis kaj la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro [3]; kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon [4]; oni miksis al lia vino cindron de ĉevalo kaj bovo, […] sed la potencaj rimedoj havis nenian efikon [5]; Iftah ĝemegas, disŝiras la veston kaj cindron sur kapon surŝutas [6]. 2.[cindr.0o.FUN] Korporestaĵo de la mortintoj: la unua ago de Gajo, kiam li imperiestriĝis, estis ŝipveturi al la Pontiaj insuloj por reporti la cindrojn de nia patrino kaj nia frato Nerono, kiujn oni poste lokis kun konvenaj honoroj en la Maŭzoleon de Aŭgusto [7]; paco al lia cindroPrV ! 3.[cindr.0o.BRULEJO] Postrestaĵo de brulego: ruinoj en la cindroj de Ninivo [8]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 4:133. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto7. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X angle: cinder, cinders, ash, ashes beloruse: 1. попел, прысак 2. прах 3. вогнішча, папялішча bretone: ludu bulgare: пепел ĉeĥe: popel france: cendre germane: Asche greke: στάχτη hebree: אֵפֶר hispane: ceniza hungare: hamu indonezie: abu itale: 1. cenere 2. ceneri japane: 灰 [はい], 遺灰 [いはい], 遺骨 [いこつ] katalune: cendra 2. cendres nederlande: as pole: 1. popiół 2. proch {sing.}, prochy {pl.} 3. zgliszcze {sing.}, zgliszcza {pl.} portugale: cinza(s) ruse: 1. пепел, зола 2. прах slovake: popol svede: aska tibete: གོ་ཐལ་ ukraine: попіл, зола, прах cindrigiserĉi 'cindrigi' [cindr.0igi] (tr) [cindr.0igi.KOMUNE] Meti per brulo en staton de cindro, tute forbruligi: domo cindrigita de brulego; restis fajrero, kiu faris brulon kaj cindrigis la tutan kofron [9]; ho morto, cindrigu mian korpon [10]; flamoj [de pasio] cindrigis mian koron [11]; antaŭ ol cindrigi la leteron, mi kopiis ĝin stenografie [12]; Hitler kaj liaj faŝistoj preskaŭ komplete cindrigis grandan parton de Eŭropo [13]; cindrigi kadavron. 9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3013. Monato, El Mia Vidpunkto, 95/03 angle: reduce to ashes, incinerate ~igi kadavron: cremate. beloruse: спапяліць bretone: luduañ bulgare: изпепелявам ĉeĥe: incinerovat, pohřbít žehem, spálit, zpopelnit france: incinérer, réduire en cendres germane: niederbrennen, einäschern, in Asche legen greke: αποτεφώνω hungare: elhamvaszt itale: incenerire ~igi kadavron: cremare un cadavere. japane: 灰にする [はいにする], 燃やし尽くす [もやしつくす], 火葬にする [かそうにする] katalune: carbonitzar, calcinar, reduir a cendres nederlande: verassen pole: spopielać, obracać w popiół portugale: incinerar ruse: испепелить, превратить в пепел slovake: kalcinovať ukraine: спопеляти, перетворювати в попіл, спалювати труп, кремувати cindrigejoserĉi 'cindrigejo' [cindr.0igejo] [cindr.0igejo.FUN] Loko aranĝita por bruligo de kadavroj: estos dua diservo ĉe la cindrigejo [14]. 14. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978 beloruse: крэматорый france: crématorium japane: 焼却場 [しょうきゃくじょう], 火葬場 [かそうば] pole: krematorium cindrujoserĉi 'cindrujo' [cindr.0ujo] 1.[cindr.0ujo.tabaka] Vazeto por kolekti la tabakcindron: [li] ĵetis la cigaron en la cindrujon kaj bruligis novan [15]; en la cindrujo kuŝis kelke da cigaredrestaĵoj Metrop . 2.[cindr.0ujo.forna] Kesto en forno, kien kolektiĝas la cindro: lucernojn kun cindrujoj estu el pura oro [16]; 3.[cindr.0ujo.urno] Urno por la cindro de mortinto: la cindrujon de Irja Klemola oni enterigis en Sääksmaki [17]. 15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:3817. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112) angle: 1. ashtray, ash tray 2. ash pan beloruse: 1. попельніца 2. попельнік 3. урна (для попелу) bretone: ludueg bulgare: 1. пепелник ĉeĥe: popelnice, popelník ĉine: 1. 烟灰缸 [yānhuīgāng] france: cendrier germane: 1. Aschenbecher 3. Urne greke: 1. σταχτοθήκη hebree: מַאֲפֵרָה hispane: 1. cenicero hungare: 1. hamutartó 2. hamuláda indonezie: asbak japane: 灰皿 [はいざら], 灰受け [はいうけ] katalune: cendrer nederlande: 1. asbak pole: 1. popielniczka 2. popielnik portugale: 1. cinzeiro rumane: 1. scrumieră ruse: 1. пепельница 2. зольник, поддувало slovake: popolník svede: 1. askfat tibete: ཐ་མ་རྡབ་ས་ ukraine: піддувало, зольник, попільниця cindrulinoserĉi 'cindrulino' [cindr.0ulino] [cindr.0ulino.PERS] Malpura servistino: esti cindrulino en la domo [18]; kiam ŝi estis farinta laboron, ŝi metis sin en angulon de l' kameno, kaj sidiĝis en la cindro: pro tio, oni ordinare ŝin nomis: Cindrulino [19]. 18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle19. C. Perrault, trad. P. Sarpy: Cindrulino, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904 angle: Cinderella beloruse: Папялушка bretone: Luduenn(ig) bulgare: Пепеляшка ĉeĥe: nečistá služebnice ĉine: 灰姑娘 [huīgūniáng] france: Cendrillon germane: Aschenputtel, Aschenbrödel hebree: לִכלוּכִית hispane: Cenicienta hungare: hamupipőke indonezie: Upik Abu itale: Cenerentola japane: 薄汚い下女 [うすぎたないしたおんな] katalune: ventafocs C~ulino: la Ventafocs. nederlande: Assepoester pole: Kopciuszek portugale: Cinderela ruse: Золушка slovake: nečistá slúžka, popoluška ukraine: попелюшка, замазура, замазуха administraj notoj