celuloid/o JED celuloidoserĉi 'celuloido' [celulo.0o] [celulo.0o.KEM] Facile flamiĝa komponaĵo el kamforo kaj nitrocelulozo (fulmkotono), el kiu oni fabrikas diversajn objektojn: en la 19a jarcento la usona presisto John Wesley Hyatt produktis la unuan naturan plaston, nome celuloidon [1]; ĝis 1950 oni produktis filmbendojn el celuloido; la sekvantan sabaton José Arcadio Buendía surmetis la nigra-drapan veston, la celuloidan kolumon kaj la ŝam-ledajn botojn [2]. celoidino 1. Monato, Walter Klag: Plasto planta2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992 beloruse: цэлюлёід ĉeĥe: celuloid ĉine: 假象牙 [jiǎxiàngyá], 賽璐珞 [sàilùluò] france: celluloïd germane: Zelluloid greke: σελουλόιντ hebree: צלולואיד hispane: celuloide hungare: celluloid itale: celluloide japane: セルロイド katalune: cel·luloide pole: celuloid portugale: celulóide ruse: целлулоид slovake: celuloid ukraine: целулоїд administraj notoj