*koton/o

*kotono

1.
TEKS Teksebla blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo kaj el kiu oni fabrikas tolsimilan ŝtofon: kotona drapo, kotonhava ŝtofo; pro kultivado de kotono, maizo, batatoj kaj manioko necesis multaj manoj, nome sklavoj [1]; sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon [2]; simpla T-ĉemizo el kotono englutas 2500 litrojn [da akvo] [3]. VD:katuno, vato.
2.
Kotonujo: sur la kampoj svarmis nudaj homoj, kiuj kolektis kukumojn aŭ semis kotonon [4]; plantoj, kiel kotono, kafo kaj kakao, estas zorge kultivataj por industria uzado [5].
afrikanse:
katoen
albane:
pambuku
amhare:
ጥጥ
angle:
cotton
arabe:
قطن
armene:
բամբակ
azerbajĝane:
pambıq
beloruse:
бавоўна
bengale:
তুলা
birme:
ဝါ
bosne:
pamuk
ĉeĥe:
bavlna
ĉine:
棉布 [miánbù], 棉 [mián], 棉線 [miánxiàn], 棉紗 [miánshā]
dane:
bomuld
estone:
puuvill
eŭske:
kotoia
filipine:
koton
france:
coton
galege:
algodón
germane:
Baumwolle
guĝarate:
કપાસ
haitie:
koton
haŭse:
auduga
hinde:
कपास
hispane:
algodón
hungare:
gyapot, pamut
igbe:
na owu
indonezie:
kapas
irlande:
cadás
islande:
bómull
japane:
綿 [わた]
jave:
katun
jide:
וואַטע
jorube:
owu
kanare:
ಹತ್ತಿ
kartvele:
ბამბა
kazaĥe:
мақта
kimre:
cotwm
kirgize:
пахта
kmere:
កប្បាស
koree:
korsike:
cuttuni
kose:
umqhaphu
kroate:
pamuk
kurde:
pembo
latine:
bombicis
latve:
kokvilna
laŭe:
ຝ້າຍ
litove:
medvilnės
makedone:
памук
malagase:
landihazo
malaje:
kapas
malajalame:
പരുത്തി
malte:
qoton
maorie:
miro
marate:
कापूस
monge:
paj rwb
mongole:
хөвөн
nepale:
कपास
njanĝe:
thonje
okcidentfrise:
katoen
panĝabe:
ਕਪਾਹ
paŝtue:
د مالوچو
pole:
bawełna
portugale:
algodão
ruande:
ipamba
ruse:
хлопок
samoe:
vavae
sinde:
ڪپهه
sinhale:
කපු
skotgaele:
cotan
slovake:
bavlna
slovene:
bombaž
somale:
suuf
ŝone:
donje
sote:
k’hothone
sunde:
kapas
svahile:
pamba
taĝike:
пахта
taje:
ผ้าฝ้าย
tamile:
பருத்தி
tatare:
мамык
telugue:
పత్తి
tibete:
རས་
ukraine:
бавовна
urdue:
کپاس
uzbeke:
paxta
vjetname:
bông
zulue:
ukotini

kotonujo

BOT Genro el familio de de malvacoj (Gossypium) de unu aŭ plurjaraj herboj, arbustoj kaj arbedoj kun mane ripaj, 3-7-lobaj folioj, grandaj unuopaj floroj, kapsuloj juglandgrandaj, 3-5 ĉambraj, enhavantaj brune nigrajn grajnojn, kiuj ĉe la industrie uzataj specioj estas dense harkovritaj: oni sukcesis fari transgenajn tabakplanton kaj kotonujon kun mikroba geno, kiu respondecas pri enzimo malkomponanta la herbicidon [6]; oni elprenis el tiuj riveroj ekde la erao de Stalin (komenco de la intensa kultivado de kotonujo en Uzbekio kaj Kazaĥio) multan akvon por irigacio [7].
angle:
cotton, cotton plant
beloruse:
бавоўна (расьліна)
ĉeĥe:
bavlník
ĉine:
棉毛 [miánmáo]
france:
cotonnier
germane:
Baumwollstrauch
hungare:
gyapotcserje
indonezie:
tumbuhan kapas
japane:
ワタ
latinece:
Gossypium
pole:
bawełna (roślina)
ruse:
хлопок (растение)
slovake:
bavlník

fulmkotono

Kombita kotono preparita kun azotacido kaj flagranta kiel pulvo, ĥemie t.e. celuloza nitrato aŭ piroksilino: solvante fulmkotonon en etero aŭ alkoholo, oni ricevas celoidinon, kiun oni uzas por prepari specimenojn por mikroskopado; el celuloido, kombinaĵo de kotono kun kamforo, ĝis 1950 oni produktis filmbendojn. TUT:kolodio
angle:
guncotton, nitrocellulose
beloruse:
піраксілін, нітрацэлюлоза
france:
fulmicoton, coton-poudre
germane:
Blitzwolle
hungare:
lőgyapot
indonezie:
nitroselulosa
japane:
綿火薬 [めんかやく]
pole:
bawełna strzelnicza
ruse:
пироксилин, нитроцеллюлоза

administraj notoj

fulm~o: Mankas fontindiko.
fulm~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.