Aldoni tradukojn al ReVo:

burgund/o

burgundo

serĉi 'burgundo'
[burgund.0o]
HIS
Ano de orientĝermana popolo1, menciita unuafoje ĉe Plinio la Maljuna kaj Ptolomeo: Sigismundo […] estis reĝo de la burgundoj de 516 ĝis [l]ia morto [1].
beloruse:
бургундзец
germane:
Burgunde
ukraine:
бурґунд, бурґундець

burgunda

serĉi 'burgunda'
[burgund.0a]
Rilata al la kulturo de burgundoj, sed precipe al Burgundujo kaj la nuna regiono ĉirkaŭ norda Rodano: orienta ĝermana (mortinta branĉo): burgunda, gota, vandala [2]; burgunda vino [3]; burgunda vivoĝojo [4].
beloruse:
бургундзкі
germane:
burgundisch

Burgundujo

serĉi 'Burgundujo'
[burgund.0ujo]
HIS
Reĝolando fondita de burgundoj en la 5a jc ĉe la rivero Rodano, fariĝinta en la 6a jc parto de Francujo. la aŭtoro citas la sensukcesan ribelon de saksaj kamparanoj kontraŭ Karolo la Granda (792) kaj ilian pundeporton al Burgundujo. [5]; la nomoj Burgundio, Burgundujo kaj Burgonjo estas ofte uzataj sinonime kaj interŝanĝeble [6].
beloruse:
Бургундыя
germane:
Burgundenreich, Burgund

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.