bunkr/o bunkroserĉi 'bunkro' [bunkr.0o] [bunkr.0o.sxirmejo] Tre fortika ŝirmejo, kun muroj el armita betono aŭ natura roko, kiajn oni konstruis ekde la 20a jc, unu- aŭ plurĉambra, protektanta kontraŭ bombado, danĝeraj substancoj, radiadoj kc: [tie] troveblas subsurfacaj bunkroj kaj tuneloj – rifuĝejoj por la armeo kaj por la loĝantaro [1]; Stauffenberg lasis en bunkro, kie la Diktatoro konferencis kun sia stabo, bombon kaŝitan en teko [2]; la belga armeo ekuzis la bunkron por instali sekuran komandejon, uzotan dum milito [3]; li eĉ havis […] en sia bunkro – fotolaboratorion, kies elektrokurenton liveris akumulatoro [4]. bastiono, citadelo, kazemato 1. Monato, Bardhyl Selimi: Lando sur- kaj sub-tera, 20082. Monato, Albisturo Kvinke: La ultradimensio, 20113. Monato, Roland Rotsaert: Bunkro remalkovrita, 20104. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, 2005 angle: bunker beloruse: бункер (умацаваньне) ĉine: 碉堡 [diāobǎo], 煤仓 [méicāng], 避弹室 [bìdànshì] germane: Bunker hebree: בּוּנקֶר pole: bunkier, schron rumane: adăpost ruse: бункер administraj notoj